János Fülöp Binder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Fülöp Binder
Persona informo
Naskiĝo 1735?
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 1811
en Hungario Buda (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvafortisto
vdr

János Fülöp Binder [jAnoŝ fulop], laŭ hungarlingve kutima nomordo Binder János Fülöp estis hungara akvafortisto, la unua tia majstro en Buda.

Binder János Fülöp [1] naskiĝis en 1735? en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis en 1811 en Buda.

Máriakéménd (1774) fare de Binder
Danubo ĉe Buda fare de Binder

Biografio[redakti | redakti fonton]

Binder János Fülöp studis en Vieno, poste li translokiĝis al Buda. Li establis atelieron, kie li produktis akvafortojn. Resume postrestis 388 akvafortoj, inter ili sakralaj bildoj, pejzaĝoj, ilustraĵoj por lernolibroj kaj literaturaĵoj, gildodokumentoj, ekslibrisoj. Post morto de Binder la vidvino gvidis plu la atelieron.

Elektitaj akvafortoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-23. Alirita 2018-12-23.