Józef Ulma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Józef Ulma (naskiĝis en 1900, murdita la 24-an de marto 1944 en Markowa, distrikto Łańcucki) – proprietulo de kelkhektara bieno en Markowa. Li finis kun distingo agrokulturan lernejon en Plzeň. Enkondukis kultivadon de legomoj kaj fruktoj, okupiĝis pri abelbredado kaj silk-produktado. Katolika socia aganto, bibliotekisto, bindisto, sed antaŭ ĉio fotisto. Servisto de Dio kaj justulo inter la popoloj.

Vivo

Li naskiĝis en malriĉa vilaĝa familio, finis kvarklasan fundamentan lernejon. En 1921 soldatservis. En aĝo de 29 jaroj komencis lerni en agrikultura lernejo kaj estante 35 jara edziĝis al Wiktoria Niemczak, pli juna je 12 jaroj. Post komenciĝo de germana okupado Józef Ulma engaĝiĝis en helpado al eksterminataj judoj. Verŝajne en la dua duono de 1942 kaŝigis en sia garbejo 8 judajn fuĝintojn: ses membroj de la familio Szall (Ŝali) el Łańcut kaj du filinoj de Chaim Goldman - Golda kaj Laiki. Krome li helpis al alia juda familio konstrui terdomon en apuda arbaro kaj liveris al ĝi manĝaĵojn kun aliaj aĵoj. Post certa tempo la dometo estis malkovrita de germanoj, kiuj murdis ĝiajn loĝantojn - tri virinojn kun unu infano. Neniu tiam malkaŝis lian helpadon. Dume ceteraj judoj kaŝiĝis ĝis printempo de 1944 kiam ukraina policano Włodzimierz Leś denuncis ilin. Pli frue li transprenis tutan havaĵon de la familio Szall en Łańcut kaj nun celis likvidi ties proprietulojn.

La 24-an de marto 1944 germanaj ĝendarmoj de Łańcut pafmortigis Józef Ulma, lian edzinon Wiktoria (en progresinta gravedeco) kaj sesopon de infanoj - 8-aĝan Stasia, 6-aĝan Basia, 5-aĝan Władzio, 4-aĝan Franek, 3-aĝan Antos kaj unu kaj duonaĝan Marysia. La sepa infano mortis en sino de la patrino. Kune kun ili pereis ĉiuj kaŝataj - dum pli ol du jaroj - judoj.

Memorigo

Septembre 1995 Józef Ulma kun la edzino estis postmorte distingitaj de la medalo Justuloj inter la popoloj.

Septembre 2003 Metropolita Kurio en Przemyśl komencis proceson de beatigo de la familio.

Marte 2004 en Markowa apud Łańcut oni starigis monumenton por memorigi martirologion de la Servistoj de Dio kaj marte 2011 malfermis ekspozicion Samaritanoj el Markowa, la familio de Ulma - poloj murditaj de germanoj pro helpo al judoj.

Marte 2014 estos inaŭgurita en Antaŭkarpatio Muzeo al Poloj Savantaj Judojn je la nomo de Servistoj de Dio, la Familio Ulma.

Laŭ esploroj de Instituto pri Nacia Memoro en Antaŭkarpatio oni jam dokumentis preskaŭ 1700 personojn, kiuj kaŝloke ŝirmis judojn. Pli ol 200 de ili pereis pro helpo al juda loĝantaro. Dum faŝisma okupacio de Pollando kaŝigo de judoj estis granda risko. Nur en Pollando kaj Sovetunio pro ajna helpo al judoj minacis mortpuno. Malgraŭ tio en Pola Subtera Ŝtato oni konspire helpadis al judoj en la tuta lando.

Bibliografio

  • Mateusz Szpytma, Jarosław Szarek, Sprawiedliwi wśród narodów świata (Justuloj inter nacioj de la mondo), Dom Wydawniczy Rafael, ISBN 83-602-9389-8

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj