Jagoda Marinić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jagoda Marinić
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1977 (1977-09-20) (46-jaraĝa)
en Waiblingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

Jagoda MARINIĆ (naskiĝinta la 20-an de septembro 1977 en Waiblingen) estas kroata-germana verkistino, dramatistino kaj kolumnistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jagoda Marinić estas la filino de jugoslavaj migrintaj laboristoj el Dalmatio. Ŝi studis ĉe la Universitato de Heidelberg germanistikon, politiksciencon kaj anglistikon.[1] En 1999 ŝi gajnis Hermann-Lenz-stipendion kaj en 2003 helpadpremio de la Artfondaĵo Baden-Virtembergo. Ŝia unua libro kun rakontoj Eigentlich ein Heiratsantrag publikigitis en 2001; por ŝia en 2005 aperinta rakontvolumo Russische Bücher ŝi ricevis la Grimmelshausen-subtenpremion.[2] En 2006 eklegeblas ŝia unua romano Die Namenlose. Ekde 2012 ŝi aniĝas al PEN-centro germania.

En junio 2007 ŝi kune kun 17 aliaj partoprenantoj prezentis sin ĉe la 31-a konkurso pri la Ingeborg-Bachmann-premio en Klagenfurt kie ŝi laŭtlegis sian tekston Netzhaut.[3]

La enscenigo de la teatraĵo Zalina, kiun tekstigis Marinić, premiiĝis en aŭgusto 2007 per elstareco por la plej bona ero en la eŭropa kulturĉefurba programaro (tiam en Sibio). Krom eseojn kaj rakontojn ŝi faras ankaŭ kritikojn pri teatraĵoj; ŝi verkas por Frankfurter Rundschau, taz kaj Süddeutsche Zeitung. En 2008 ŝi estis skoltino laŭ komisio de Heidelberger Stückemarkt por la gastanta lando Kroatio.

Ŝia teatraĵo Wer war Kitty Genovese? proponiĝis en 2001 por la Leonhard-Frank-premio. Marinić regule gvidas kreivigajn verkadlaborrondojn por infanoj kaj adoleskantoj. Ekde 2012 ŝi gvidas en la Interkultura Centro de Heidelberg.[4]

Aperis en 2016 la romano Made in Germany – Was ist deutsch in Deutschland, kie temigitis Germanujo kiel enmigradlando kaj ebla/necesa identecŝanĝiĝo. Ŝia verko Sheroes. Neue Held*innen braucht das Land (eseolibro, 2019) postulas ke Germanujo iĝu antaŭiganto de tiu ĉi tema komplekso.[5] Ŝi vivas en Heidelberg.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Publikigoj alispecaj[redakti | redakti fonton]

  • Alles macht mich aus, intervjuo, ĉe: BELLA triste, 19, Hildesheim 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jagoda Marinić ĉe Suhrkamp-eldonejo
  2. Jagoda Marinić, ĉe Hoffmann und Campe
  3. Netzhaut – Marinićs Text beim Ingeborg-Bachmann-Preis 2007 Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
  4. "Das IZ Team – Interkulturelles Zentrum". Arkivita el la originalo je 2020-09-24. Alirita 2020-10-22.
  5. "Jagoda Marinić wünscht sich Sheroes"[rompita ligilo], SWR 2, 6.3.2019

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jagoda Marinić en la germana Vikipedio.