Jakopono el Todi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jakopono el Todi (Centra Italio) estis rigida franciskano kaj «laŭdisto» de la fino de la 13a kaj komenco de 14a jarcentoj. Laŭdisto el Laŭdo kiu, laŭ tiutempa lingvaĵo, signifis la formon plej gravan de la religiaj kanzonoj, kutime en la regionaj dialektoj, kutimiĝintaj en mezepoko kaj renesanco (ĝi repopulariĝos, adaptitaj al la stiloj de la tempoj, ankaŭ en nia epoko).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta inter 1230 kaj 1236 en Iacobello, de la nobela familio de Benedetti, Jakopono studis juron eble ĉe la universitato de Bolonjo kaj entreprenis la profesion de notario kaj leĝa prokuroro, kondukante senzorgan kaj mondumecan travivadon. En 1267 edzinigis Vannan, filinon de Bernardino di Guidone grafo de Coldimezzo. Lia edzino forpasis dum festo pro la ruinigo de la planko de la dancosalono. Post kiam sur la korpo de la virino oni malkovris pentozonon, Jakopono forlasis la mondumecan vivon, liveris siajn havaĵojn al la malriĉuloj kaj pilgrimis laŭ dek jaroj laborante kaj almozante sub la aspekto de serĉanto pri Dio kaj helpante bezonulojn kaj eltenante humiligojn.

En 1278 eniris kiel laika fratulo la franciskanan ordenon, eble en la konvento (monaĥejo por fratuloj je aktiva vivo kontakte kun la popolo) de Pantanelli najbare de Terni (Centra Italio), elektante do la frakcion plej rigoran de la Spiritualoj aŭ fratuloj kiuj kontraŭstaris la plejnombran fluon de la Ordeno de la Minoraj Fratuloj, diritan «konventualan», interpretantaj malpli rigore la Regulon de Sankta Francisko. En 1288 Jakopono translokiĝis al Romo, ĉe Kardinalo Bentivenga, kiu tamen protektis la franciskanan fluon pli moderan.

Ĉe la komenco de la mallonga papado de Celesteno la 5-a, la Spirituala frakcio, ankaŭ merite de Jakopono, kiu jam adresis al la suverena pontifiko laŭdon, estis oficiale rekonataj kiel ordenon kun la nomo de Pauperes heremitae domini Celestini (malriĉaj hermitoj de la elstara Celesteno). Sed la nova papo Bonifaco la 8-a, tre kontraŭulo de la rigida interpreto de la franciskana regulo rompanta la unikecon de la franciskana ordeno, abrogaciis la antaŭajn dispoziciojn kaj tial la kongregacio de la «Pauperes» estis jure finsolvita. Kaj la franciskanaro daŭrigis interdiskuti ne nur dialektike.

Jakopono estis ankaŭ unu el la subskribintoj de la manifesto de la 10a de majo 1297, per kiu la kontraŭuloj de Bonifaco la 8-a, sub la gvido de kardinaloj de la familio Colonna, Jakopo kaj Petro, furiozaj malamikoj de la familio Caetani (Kaetani), al kiu apartenis la nova papo, petis la depapigon de Bonifaco kaj la anoncon de nova koncilio. La responda reago de Bonifaco ne hezitis: la subskribintaj komplotantoj estis ekskomunikitaj per la buleo «Lapis abscissus» (Ŝtono rompita) dum Palestrina, ilia fortikaĵo, estis sieĝita. Palestrina estis okupita en septembro de 1298 kaj Jakopono estis defrokigita, procesita, kaj kondamnita al dumviva karcero kaj karcerigita en la konventuala prizono de Sankta Fortunato en Todi. Nur post la morto de Bonifaco, en 1303, li estis liberigita, kaj plutravivis la ceteran vivon en Todi, kie li forpasis la kristnaskan nokton de 1306, en la hospico de la minoraj fratuloj, aneksita al la konvento de la Klaraninoj.

Verkoj de Jakopono[redakti | redakti fonton]

  • Laŭdoj vulgarlingvaj:
  • Donna de Paradiso
  • O iubelo de core
  • O Segnor, per cortesia
  • Omo, mìttete a pensare
  • Que farai, Pier dal Morrone?
  • Quando t'aliegre, omo d'altura
  • Donna de Paradiso
  • Latinlingvaj:
  • Stabat Mater (Staras la Patrino). Tamen, laŭ iuj kritikistoj, ĝi estas dube atribuebla al Jakopono el Todi.

Poezia valoro de la komponaĵoj de Jakopono[redakti | redakti fonton]

La poezio de la jakoponaj laŭdoj, laŭ kritikistoj, atingas la plej altan kulminon de la religia poezio, tiom alta ke en la Mezepoko ĝi ne trovas similaĵon. La animo de la laŭdisto ŝargas la vortojn je tujeco kaj kapablo emociigi: la aŭskultanto estas alirita al partopreno ĝis sin senti protagoniste flanke de la protagonistoj.

Kompreneble, la Jakoponaj Laŭdoj ne povas ne altiri la atenton de la romanidaj filologoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Temas plej ofte pri hagiografaĵoj:

  • Iacobilli, Vite de' Santi e Beati dell'Umbria, III, Foligno, 1661
  • Vita del Beato fra Iacopone da Todi, in "Zeitschrift fur romanische Philologie" II, 1878; III, 1879.
  • La Franceschina, testo volgare umbro del sec. XV scritto dal P.G Oddi di Perugia edito dal P.N. Cavanna, Firenze, 1931).
  • Raffaella L. Pagliaro in collaborazione con Flavio Quarantotto, Iacopo Da Todi, quasi un film, edizioni La Società delle lettere, 2005.
  • Franco Suitner, Iacopone da Todi, Poesia, mistica, rivolta nell'italia del medioevo, Universale Donzelli, Roma 1999.
  • Iacopone e la poesia religiosa del Duecento, a cura di Paolo Canettieri, Milano, 2001.
  • [1] (Vulgarigo de Stabat Mater)

Nenio de tiu aŭtoro troviĝas esperantigita.

Plia bibliografio en aliaj projektoj aŭ vikioj.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

[2] (kie eblas aŭskulti laŭdon)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]