James Callaghan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Callaghan

Leonard James ("Jim") CALLAGHAN, Barono Callaghan de Cardiff, Ordeno de la Ĝartero, (naskiĝis la 27-an de marto 1912 en Portsmouth, Hampshire; mortis la 26-an de marto 2005 en East Sussex, Anglio) estis brita politikisto organiziĝinta en la Labour Party. De 1976 ĝis 1979 li estis ĉefministro de Britio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam Callaghan estis naŭ-jara, mortis lia patro, kiu estis mararmea oficiro. En aĝo de 14 jaroj li forlasis la lernejon kaj laboris kiel impostoficisto. Li havis gvidan rolon en la kreo de brita sindikato por impostoficistoj kaj en ties akcepto en la brita ligo de sindikatoj. Tiu laboro kontaktigis lin kun la ĝenerala sekretario de la Labour Party, kiu kuraĝigis lin alceli politikan karieron. En 1945, post la Dua Mondmilito en kiu li soldatservis, li nome de la balotodistrikto Cardiff sudorienta iĝis parlamentano en la dua ĉambro de la brita parlamento, la House of Commons. En 1947 li iĝis parlamenta sekretario de la ministro pri transporto, kaj inter alie respondecis pri la enkonduko de la "zebrostriaj" piediraj stratpasejoj en Britio. En 1950 li iĝis delegito en la Konsilio de Eŭropo.

De 1951 ĝis 1964, kiam la Labour Party estis opozicia partio, li estis membro de la "ombra registaro", kiu kaze de ebla potencoŝanĝo tuj povus eklabori registare. Post la partia sukceso en la parlamentaj balotoj de 1964, Callaghan nomumiĝis ministro pri financoj. Dum lia ofica periodo la brita pundo signife perdis je valuta valoro, kaj li proponis sian demision, sed la ĉefministro Harold Wilson konvinkis lin resti en la registaro, kaj novembre 1967 li iĝis ministro pri internaj aferoj.

James Callaghan kaj Jimmy Carter, la 10-an de marto 1977

Kiam la Labour Party sub la gvido de Harold Wilson surprize perdis la parlamentan baloton de 1970, oni ofertis al Callaghan la partian prezidantecon, sed li malakceptis. Kvar jarojn poste la partio denove sukcesis en parlamenta baloto, kaj Harold Wilson duafoje iĝis ĉefministro. Callaghan nomumiĝis ministro pri eksteraj rilatoj kaj precipe zorgis pri tio, malgraŭ la jama aliĝo ankoraŭ plumarĉandi pri la kondiĉoj de la membreco de Britio en la Eŭropa Komunumo (la pli posta Eŭropa Unio). Tiuj kondiĉoj kaj sekve la plumembreco de Britio en la Eŭropa Komunumo en 1975 akceptiĝis en la unua tutlanda plebiscito de la historio de Britio.

La 16-an de marto 1976 Harold Wilson surprize demisiis kaj Callaghan de siaj sampartianoj elektiĝis nova partia prezidanto kaj sekve ankaŭ nova ĉefministro. Li estis la unua ĉefministro de Britio, kiu antaŭ sia elektiĝo oficis en ĉiuj tri ŝlosilaj ministraj postenoj.

La gvidado de la registaro ne simplis, ĉar la Labour Party ne havis absolutan plimulton en la parlamento kaj devis krei koalicion kun pli etaj partioj, kio estis situacio nekutima en la brita parlamento, en kiu plej ofte ekzistas stabilaj plimultoj. Dum aŭtuno 1978 la partio laŭ opiniosondoj havintus aparte bonan reputacion inter la civitanoj kaj James Callaghan havintus la ŝancon deklari novajn balotojn - tiun ŝancon li tamen ne uzis, kio poste montriĝis decido malfavora. Por vivigi la ekonomian evoluon, la ĉefministro volis bremsi la altiĝon de salajroj. Dum kvar jaroj li sukcesis pri tio, sed kvinan jaron la fortaj britaj sindikatoj ne volis toleri tiun politikon. Post longa vico de strikoj dum la vintro 1978/79 (konata kiel vintro de malkontento), la salajroj tamen rajtis senteble kreski. La sekvoj de la longa strikado tamen malpopularigis la registaron de James Callaghan. La 28-an de marto li petis konfirman reelekton de la dua parlamenta ĉambro, ne ricevis sufiĉan nombron da parlamentanaj voĉoj, kaj en la sekvaj novaj parlamentaj balotoj venkis la Konservativa Partio de Britio. Sekve li transdonis sian postenon al la konservativa partiestrino Margaret Thatcher. En 1980 li retiriĝis kiel gvidanto de la Labour Party.

En 1983 Callaghan iĝis "aĝoprezidanto" de la suba parlamenta ĉambro. En 1987, post pli ol 42 jaroj da agado en la parlamento, li retiriĝis kiel parlamentano. Mallonge de tio li estis honorigita per nobeligo, ricevis la nomon Barono Callaghan de Cardiff, kaj ekmembris en la supra parlamenta ĉambro, la House of Lords. En 1997 li estis inter la originaj subskribantoj de la Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj, kiun proponis la Inter-Aga Konsilio de eksaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj.

Ĝis la nuntempo li estas la sola brita politikisto, kiu estis kaj ĉefministro kaj ministro pri financoj, internaj aferoj kaj eksteraj rilatoj. Li mortis la tagon antaŭ sia 93-a naskiĝtago.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • James Callaghan: A house divided: The dilemma of Northern Ireland. Collins, Londono 1973, ISBN 0-00-211073-3
  • Jim Callaghan: Challenges and opportunities for British foreign policy. Fabian Society, Londono 1975, ISBN 0716304392
  • James Callaghan: Democracy and leadership: Our interdependent world. Bharatiya Vidya Bhavan, Bombajo 1982
  • James Callaghan: Time and chance. Collins, Londono 1987, ISBN 0-00-216515-5

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Kellner, Christopher Hitchens: Callaghan, the road to Number Ten. Cassell, Londono 1976, ISBN 0304297682
  • Kenneth Harris: The Prime Minister talks to the „Observer“. Observer, Londono 1979
  • Bernard Donoughue: Prime Minister: The conduct of policy under Harold Wilson and James Callaghan. Cape, Londono 1987, ISBN 0-224-02450-7
  • Kenneth O. Morgan: Callaghan: A life. Oxford University Press, Oxford 1997, ISBN 0-19-820216-4
  • Anthony Seldon (eld.): New Labour, old Labour: The Wilson and Callaghan governments, 1974 – 79. Routledge, Londono 2004, ISBN 0-415-31281-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]