El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Krzysztof Bielecki (naskiĝis en 1951, ekonomikisto kaj politikisto) estis ĉefministro de Pollando de januaro ĝis decembro 1991. En 1990 li membriĝis en la nove fondita Kongreso Liberala-Demokratia (Kongres Liberalno-Demokratyczny), kiu en 1994 unuiĝis kun la Demokrata Partio - demokraci.pl. En 2001 li transiris al la nove fondita Civitana Platformo (pole Platforma Obywatelska, PO). De 1993 ĝis 2003 Jan Bielecki estis la reprezentanto de Pollando en la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo. De tiam li estas estrara prezidanto de pola privata banko. Li estas Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.