Joe Lovano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joe Lovano Newport Jazz Festival 2005

Joseph S. „Joe“ Lovano (naskiĝis la 29-an de decembro 1952 en Klevlando, Ohio) estas usona ĵaz-saksofonisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Lovano ricevis jam infanaĝe muzikan edukadon de sia patro, tenorsaksofonisto Tony "Big T" Lovano. Post lernado ĉe gimnazio li studis ĉe la Konservatorio Berklee je Bostono, kie li estis lernanto de Herb Pomeroy, Joe Viola, Andy McGee, John LaPorta kaj Gary Burton kaj verkis kun muzikistoj kiel John Scofield, Bill Frisell kaj Kenny Werner. Konservatorio Berklee donis al li en 1994 la premion Distinguished Alumni Award, en 1998 honordoktoran titolon kaj en 2001 la distingilon The Gary Burton Chair for Jazz Performance.

Post studo ĉe Konservatorio Berklee li verkis kun Dr. Lonnie Smith, kiu irigis lin al Novjorko, sian unuan muzikalbumon Afrodesia. Post kunlaboro kun Jack McDuff li partoprenis la jubileo-vojaĝon de Woody Herman, kies supro estis la The 40th Anniversary Concert je Carnegie Hall 1976, kiu ankaŭ partoprenis Stan Getz, Frank Tiberi, Zoot Sims, Al Cohn, Jimmy Giuffre kaj Flip Phillips.

Post tri jaroj da kunlaboro kun Woody Herman, dum kiuj li ankaŭ partoprenis vojaĝon tra Eŭropo, Lovano ekloĝis en Novjorko. Tie komencis lia kunverkado kun kantistino kaj dancistino Judi Silvano, kiun li pli malfrue edzinigis. Kun la orkestro de Mel Lewis ĝis 1992 ekestis ses muzikalbumoj. Krom tio li verkis i. a. kun Elvin Jones, Carla Bley, Lee Konitz, Charlie Haden kaj Bob Brookmeyer. Ekde 1981 li ankaŭ prezentis kun Paul Motian kaj Bill Frisell. Ekde 1989 ĝis 1993 li estis membro de la kvaropo de John Scofield. Krom tio li prezentis i.a. kun Gunther Schuller, Herbie Hancock, Elvin Jones, Charlie Haden, Carla Bley, Bobby Hutcherson, Dave Brubeck, Billy Higgins, Dave Holland, Ed Blackwell, Michel Petrucciani, Lee Konitz, Abbey Lincoln, Tom Harrell, McCoy Tyner Jim Hall kaj Bob Brookmeyer.

En 1985 aperis per Tones, Shapes and Colors lia unua albumo, kiun li faris kiel bandestro, en 1991 lia unua albumo ĉe Blue Note Records From The Soul. Sekvis Universal Language, Down Beat kaj 1994 Tenor Legacy kun Joshua Redman, kiu estis kandidatigita por Grammy. En Rush Hour de 1995 li surdiskigis krom propraj komponaĵoj pecojn de Charles Mingus, Ornette Coleman, Thelonious Monk, Duke Ellington kaj Gunther Schuller kun parte granda instrumentistaro.

Quartets at the Village Vanguard fariĝis 1996 laŭ revuo Down Beat „plej bona ĵazalbumo de la jaro“ kaj ricevis en 1997 du Grammy-nomumadojn, samkiel ankaŭ en 1998 Joe Lovano Celebrating Sinatra el la jaro 1997. Kun Gonzalo Rubalcaba li surdiskigis en 1998 Flying Colors. Sekvis Trio Fascination (en 1998, kun Elvin Jones kaj Dave Holland, Friendly Fire 1999 kun Greg Osby, 52nd Street Themes (2000), Flights of Fancy (2001), Viva Caruso (2002), On This Day...At the Vanguard (2003), I'm All for You (2004) kaj Joyous Encounter (2005).

Lovano estras la kvinopon 'Us Five', kun kiu li en 2009 verkis kune kun Esperanza Spalding, James Weidman, Francisco Mella kaj Otis Brown la albumon Folk Art. Du jarojn poste aperios la ankaŭ kunverkita albumo Bird Songs kun novinterpretaĵoj de pecoj de Charlie „Bird“ Parker[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joe Lovano - Bird Songs, recenzo de Matthias Wegner, NDR, 14-an de februaro 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko