Johannes Sinapius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Sinapius
(1505-1560)
"Graecorum Romanorumque illustrium vitae", verko eldonita en 1535.
"Graecorum Romanorumque illustrium vitae",
verko eldonita en 1535.
Persona informo
Naskiĝo 5-a de decembro 1505
en Schweinfurt,  Germanio
Morto 13-a de decembro 1560
en Wittenberg,  Germanio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Erfurto
Universitato de Ferrara
Universitato de Lepsiko
Universitato de Wittenberg
Familio
Patro Kaspar Senff vd
Gefratoj Kilian Sinapius vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Senff (1505-1560) estis germana kuracisto, humanisto, helenisto kaj amiko de Johano Kalvino, frato de Chilian Sinapius (1506-1563), lernanto de Johano Manardo en la Universitato de Ferrara kaj privata kuracisto de Herkulo la 2-a d'Este (1508-1559) kaj lia edzino Renata de Francio (1510-1574). En Ferrara li estis profesoro de la itala poetino Olympia Fulvia Morata (1526-1555), filino de Fulvio Peregrino Morato (1483-1548), mentoro de la infanoj de la duko.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Kaspar Senff (1481-1535), urba konsilanto de la imperia germana urbo Schweinfurt. Kiam infane, li vizitadis la lokan latinan lernejon l enmatrikuliĝis en Erfurto en la pasko de 1520. Tie li enamikiĝis al Joachim Camerarius, la Maljuna (1500-1574). Somere de 1523, li enmatrikuliĝis en Lepsiko kaj bakalaŭriĝis en la 13-a de julio. Li studis la grekan sub gvidado de Petrus Mosellanus (1493-1524) kaj post lia morto li enmatrikuliĝis en Wittenberg por daŭrigi siajn studojn kun Filipo Melanktono (1497-1560).

En la 28-a de septembro 1526 li enmatrikuliĝis en Hajdelbergo kie la katedro pri la greka estis okupata de Simono Grineo (1493-1541), kiun li baldaŭe konatiĝis en Wittenberg. En la 6-a de aŭgusto 1527 li diplomiĝis kiel Majstro pri Artoj kaj ekde tiam li komencis instrui kursoj pri artoj. Unu el la lernanto de Sinapius, en 1528, estis Johann Fichard (1512-1580), kiu restis en Hajdelbergo ĝis 1530, vivante en la domo de Johannes Lotzer -- frato de Sebastian Lotzer (1490-1525) --, persona kuracisto de Ludoviko la 5-a (1478-1544), palatina elektisto. Sinapius dediĉis al Lotzer lia "Declamatio" (1530) kontraŭ la oponantoj de la novaj instruadoj.

Kiam Grynaeus iris al Bazelo, Sinapius sukcedis lin kiel profesoro pri la greka en majo 1529 en la Universitato de Hajdelbergo. Tamen, li seniluziiĝis pro manko de respondo al siaj ideoj kaj faris planojn studi medicinon en Italio. Ĉirkaŭ marto 1531 li iris al Freiburg por viziti Erasmon, kiu instigis lin studi en Ferrara sub gvidado de Giovanni Manardo (1462-1536). En oktobro 1531 li rezignis al sia posteno en Hajdelbergo kaj vizitis Buceron (en la18-a de oktobro) kaj Grynaeus en Bazelo, kie li laboris kiel revizianto al la presistoj Johann Bebel (aktiva inter 1523-1550) kaj Andreas Cratander (1490-1540) sur latina tradukado de la "Vivoj" (Plutarchi Vitae) far Plutarko (1531). Donace Sinapius ricevis de Cratander kopion de sia verko pri Teofrasto (Characters) en la greka kaj latina kun dediĉa mesaĝo kaj aŭtografo, nun en la Brita Biblioteko.

En 1532, Sinapius alvenis al Ferrara, kie li ricevis sian doktoriĝan diplomon kaj komencis instrui medicinon. Samtempe li eniris serve de la duko Herkulo la 2-a d'Est kaj lia edzino Renata de Francio, kiel kortega kuracisto kaj kontrolisto pri la edukado de iliaj infanoj. Pro la komfortableco de ĉi-posteno, post multe heziti, li rifuzis inviton al la Universitato de Tubingeno promociita de Ambrosius Blarer (1492-1564) laŭ rekomendo de Simono Grineo. En 1538 li edziĝis al Françoise de Boussiron apogita de Johano Kalvino.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Women Writing Latin: From Roman Antiquity to Early Modern Europe, Volume 2, Laurie J. Churchill, Phyllis Rugg Brown, Jane Elizabeth Jeffrey
  2. Jstor.org
  3. Friends of Calvin, Michiel A. van den Berg
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.