Johano de Montekorvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johano de MontekorvinoGiovanni da Montecorvino en la itala (n. en Montekorvino 1246 - m. en Pekino en 1328) estis franciskana misiisto, vojaĝanto kaj ŝtatisto, fondinto de la plej fruaj katolikaj misioj en Hindio kaj Ĉinio, kaj ĉefepiskopo de Pekino, kaj Patriarko de la Oriento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel membro de katolika ordeno kiu en tiu tempo ĉefe okupiĝis pri la kristanigo de nekredantoj, li estis komisiita en 1272 fare de la bizanca imperiestro Mikaelo la 8-a Paleologo al Gregorio la 10-a, negoci por la unuiĝo de la "grekaj" (ortodoksaj) kaj latinaj eklezioj.

Komisiita de la papo Nikolao la 4-a por anonci kristanismon en Mezoriento kaj Fora Oriento, precipe al la aziaj hordoj kiuj tiam minacis la Okcidenton. Li dediĉis sin senĉese de 1275 ĝis 1289 al la orientaj misioj, unue en Irano. En 1286 Arghun, la Ilĥano kiu administris tiun regnon, sendis peton al la papo pere de nestoria monaĥo, Rabban Bar Sauma, sendi katolikajn misiistojn al la kortego de la Granda Ĥano (mongola imperiestro) de Ĉinio, Kublaj-Ĥano (1260-94), kiu estis bone disponigita pri kristanismo. Koncerne tiun tempon Johano de Montekorvino venis al Romo kun tia novaĵo, kaj la papo Nikolao konfidis lin kun la grava misio al fora Ĉinio, kie en tiu tempo Marko Polo, la famkonata venecia vojaĝanto, daŭre restadis.

En 1289 Johano revizitis la Papan kortegon kaj estis sendita kiel romia delegito al la Granda Ĥano, la Ilĥano de Irano, kaj al aliaj gvidaj rolantoj de la Mongola Imperio, same kiel al la Imperiestro de Etiopio. Li eklaboris pri la vojaĝo en 1289, preparita kun leteroj al la Ĥano Argun, al la granda imperiestro Kublaj-Ĥano, al Kajdu, Princo de la tataroj, al la reĝo de Armenio kaj al la Patriarko de la jakobitoj. Liaj kunuloj estis la dominika Nikolao de Pistojo kaj la komercisto Petro de Lucalongo. Li atingis Tabrizon (en irana Azerbajĝano), tiam la ĉefa urbo de mongola Irano.

De Irano ili moviĝis malsupren proksime de la maro ĝis Hindio, en 1291, ĝis la regiono Madraso "Lando de Sankta Tomaso" kie li predikis dum dek tri monatoj kaj baptis proksimume cent personojn; lia kunulo Nikolao mortis. De tie Montekorvino skribis hejmen, en decembro 1291 (aŭ 1292). Vojaĝante proksime de la maro de Nestoria Meliapuro en Bengalio, aperante en Ĉinio en la jaro 1294, en la la elstara urbo "Kambalieĉo" (nun Pekino), por tuj sciis ke Kublaj-Ĥano ĵus mortis, kaj ke Temür (1294-1307) sukcesis al la mongola trono. Kvankam la lasta certe ne brakumis kristanismon, li ne malhelpis la agadon de la fervora misiisto, kiu baldaŭ gajnis la fidon de la reganto malgraŭ la opozicio de la nestorianoj jam establitaj tie.

En 1299 Johano konstruis preĝejon ĉe Kanbalik kaj en 1305 dua antaŭ la imperia palaco, kune kun metiejoj kaj loĝejoj por ducent personoj. Li iom post iom aĉetis de paganaj gepatroj proksimume 150 knabojn, de 7 ĝis 11 jaroj aĝaj, edukis ilin en la latina kaj la greka, skribis psalmojn kaj himnojn por ili kaj tiam trejnis ilin por servi la meson kaj kanti en la koruso. En la sama tempo kiun li alkutimigis al la loka lingvo, predikis en ĝi, kaj tradukis en la ĉinan la Novan Testamenton kaj la Psalmaron. Inter la ses mil konvertitoj de Johano de Montekorvino estis nestoria princo Ongut nomita Georgo, menciita de Marko Polo en sia libro.

Johano skribis leterojn de la 8-a de januaro 1305 kaj 13-an de februaro 1306, priskribante la progreson de la romia misio en Ekstrema Oriento, malgraŭ nestoria opozicio; aludante al la romia katolika komunumo kiun li fondis en Hindio, kaj responde li ricevis la permeson prediki ekde Etiopio ĝis Katajo, de la Nigra Maro al la Persa Golfo.

Post kiam li laboris sola dum 11 jaroj, la germana franciskano Arnold de Kolonjo estis sendita al li (1304 aŭ 1303) kiel sia unua kolego. En 1307 Klemento la 5-a, tre kontenta kun la sukceso de la misiisto, sendis sep franciskanajn episkopojn kiuj estis komisiitaj por konsekri al Johano de Montekorvino ĉefepiskopon de Pekino kaj arkiepiskopon de ĉiuj tiuj landoj. Nur tri el tiuj senditoj alvenis sekure: Gerardus, Peregrinus kaj Andreo de Peruĝo (1308). Ili konsekris Johanon en 1308 kaj sukcedis unu la alian en la episkopa seĝo de Zaiton, establita de Montekorvino. En 1312 tri pliaj franciskanoj estis senditaj de Romo el kiuj minimume unu atingis Orientazion.

Dum la venontaj 20 jaroj la ĉina-mongola misio daŭre prosperis sub lia gvidado. Franciskana tradicio diras ke proksimume en la jaro 1310 Montekorvino kristanigis la novan Grandan Ĥanon de la Mongola Imperio, ankaŭ nomata Ĥaishan Kuluk (Li ankaŭ estis la tria imperiestro de la Juan-dinastio; 1307-1311) estas pridisputata. Lia misio nedisputeble sukcesis en Norda kaj Orienta Ĉinio. Krom tri misiejoj en Pekino, li establis alian proksime de la nuna Xiamen, ĉe insulo Formozo (Tajvano).

Johano de Montecorvino tradukis la Novan Testamenton en la ujguran kaj disponigis kopiojn de la Psalmaro, la Breviero kaj liturgiaj himnoj por Öngüt. Li estis instruis al knaboj la gregorian kantadon, verŝajne por koruso en la liturgio kaj kun la espero ke kelkaj el ili eble fariĝos pastroj.

Kiam Johano de Montekorvino mortis en 1328. Li estis certe la nura eŭropa episkopo en mezepoka Pekino. Eĉ post lia morto, la misio en Ĉinio eltenis dum la venontaj kvardek jaroj.

Ses jarcentojn poste, Montekorvino funkciis kiel la inspiro por alia franciskano, Gabriele Allegra por iri al Ĉinio kaj kompletigi la unuan tradukon de la katolika Biblio en la ĉinan en la jaro 1968.