John Peckham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MEZEPOKAJ TEOLOGOJ KAJ FILOZOFOJ
John Peckham
Detalo de la tomba statuo de John Peckham en la katedralo de Canterbury.
nono = John
kromnomo = Peckham
nacio = angla
sekso = vira
nakiĝoloko = Lewes 1240 ĉirkaŭ
mortoloko = Canterbury (1292
aktiveco1 = franciskana superulo
aktiveco2 = filozofo
aktiveco3 = teologo
apartaĵo = epistemologie kaj antropologie Bonaventura-sekvulo, ontologie tomista.

John Peckham (Lewes, 1240 ĉirkaŭ – Canterbury, 1292) estis angla filozofo kaj teologo de la franciskanoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

John Peckham estis disĉiplo de Adamo de Marisko en Oksfordo, sed perfektigis siajn studojn en la teologia fako de Artoj kaj poste en la fako de Teologio de la pariza Sorbono, kie estis disĉiplo de Bonaventura el Bagnoreggio. Fariĝinte franciskana fratulo en la jaroj 1250-1255, li estis ŝarĝita kiel majstro regi la Studium di Parizo. En 1272 li instruis en universitata studoj de Oksfordo kie li havis kiel disĉiplon Ruggero Marston. Li estis elektita, en 1276 provica superulo de la Angla Franciskana Provinco.

En 1279 papo Nikolao la 3-a, post lia mallonga restado en Romo, lin levis al la digneco de ĉefepiskopo de Canterbury, kiel li engaĝiĝis en energia paŝtista ago por la moraligo de la klerikaro kaj la sendependigi la ekleziajn instituciojn de la politikaj entrudiĝoj kiuj emis okupi la eklezajn oficojn inokuligante amikojn ne ĉiam celantajn la kristanan vivon. Fakte li estis estimata konsilisto de la angla reĝo Eduardo la 1-a.

Li estis ankaŭ kutrenita en la akrajn kverelojn kiuj kontraŭmetis, en la teologia fakultato, la majstrojn sekularajn (nome laikaj kaj diocezaj pastraj majstroj) al la majstroj de la ordenoj almozantaj. Kiel ĉefepiskopo. kaj antaŭe kiel profesoro. kontraŭis la novigajn antropologiajn kaj filozofiajn opiniojn de Tomaso de Akvino. Tiun li ne sekvis pli pro gnozeologiaj kaj antropologiaj ol ontologiaj motivoj: Laŭ li ne eblas la kono sen la senpera ilunimo de Dio, kion ne antaŭvidas Tomismo.

Nivele de doktrino. Peckham estas sekvulo de la Bonaventuraj teologio-filozofio: li partianiĝas en la rondo de subtenantoj de hilemorfismo kiun li aplikas ankaŭ al la spiritaj kreituloj, kaj allasas pluralecon de formoj en hilemorfisma komponaĵo kaj apartan ĉeeston de dia ilumino en la homa intelekto. Doktrinoj, kiujn historiistoj de la filozofio vidas nukleo de la tuje estonta skotismo kaj preambolo de la estontaj mistikuloj de la proksima jarcento.

Li nutris pli ol ordinarajn interesojn pro sciencaj disciplinoj kaj matematiko, aparta esploris en la kampo de la fiziko, pri kiuj produktis fundamentan libron, Perspectiva communis. Lia intereso pri la fiziko memorigas alian samtempan franciskanon Roger Bacon kiu havis la samajn interesojn.

Dokumento pri lia vivo estas la leteroj kolektitaj en la Registrum epistolarum fr. Iohannis Pecham (editorita en Londono en 1882-1885). Li verkis ankaŭ en franca kaj angla vulgaraj lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Perspectiva communis
  • Collectarium Bibliae
  • Registrum epistolarum
  • Tractatus de pauperitate
  • Summa de esse et essentia
  • Quaestiones disputatae
  • Quodlibeta
  • Tractatus contra Kilwardby
  • Tractatus de anima
  • Canticum pauperis
  • De aeternitate mundi
  • Defensio fratrum mendicantium

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • germane tedesco Spettmann (Herausgeber): Quaestiones tractantes de anima (Beiträge zur Geschichte der Philosophie des Mittelalters Bd. 19, Heft 5-6), Münster 1918
  • germane H. Spettmann Die Psychologie des Johannes Pecham (Beiträge zur Geschichte der Philosophie des Mittelalters Bd. 20, Heft 6), Münster 1919
  • germane H. Spettmann Der Sentenzenkommentar des Franziskanererzbischofs Johannes Pecham (+ 1292) (Divus Thomas 5, 1927, 327-345)
  • france Boureau, Théologie, science et censure au XIIIe siècle. Le cas de Jean Peckham, L’âne d’or (Paris, 1999);
  • france Alain Boureau, Les cinq sens dans l’antropologie cognitive franciscaine. De Bonaventure à Jean Peckham et Pierre de Jean Olivi, Micrologus (2002), 277-294
  • france Cyrille Michon, Thomas d'Aquin et la controverse sur "L'Éternité du monde", GF Flammarion, Paris, 2004.
  • katalune Merino Abad, José Antonio. Historia de la filosofía franciscana.
  • katalune Directorio y enciclopedia franciscana.