Johor Bahru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝo montras lokon de Johor Bahru
Nubskrapuloj en Johor Bahru
Moskeo en Johor Bahru
Ĉina templo en Johor Bahru
Vojo al Singapuro
Sultana palaco en Johor Bahru

Johor Bahru [ĝohor baru], (laŭ aliaj literumoj Johor BaharuJohor BaruJohore Bahru) estas metropolo kaj havenurbo de Malajzio, en subŝtato Ĝohoro (malaje Johor), kies ĉefurbo ĝi estas. La urbo ofte havas la mallongigon JB. Reĝa vilaĝo Pasir Pelangi troviĝas en la urbocentro.

Bazaj informoj

Geografio

Johor Bahru situas ĉe la ĝohora markolo, ĝuste fine de Malaja duoninsulo, kontraŭe Singapuro troviĝas.

Historio

Johor Bahru fondiĝis en 1855, kiam la suverena reganto de Johor establis sian administran ĉefsidejon ĉi tie. La tiama loknomo estis "Tanjung Puteri" kaj komence ĝi estis ankaŭ fiŝkaptista vilaĝo. La nuna loknomo uziĝas ekde 1885. Tiam multe da ĉinoj alvenis kaj la loko forte evoluis. En 1909 la fervojo, ekde 1923 la vojo trans la maro faris trafikajn kontaktojn. En 1942 la japanoj okupis la urbon kaj havis ĝin dum 3 jaroj. Johor Bahru iĝis grandurbo en 1994.

Trafiko

Johor Bahru havas trajnan kaj 2aŭtovojajn kontaktojn, krome estas internacia flughaveno kaj haveno.

Ekonomio

Johor Bahru estas grava kaj granda industria urbo, turisma celloko kaj komerca nabo por suda Malajzio, kie oni produktas elektronikaĵojn, kemikaĵojn kaj ŝipojn. Nature Johor Bahru ĝuas proksiman ekonomian rilaton kun Singapuro.

Klimato

Johor Bahru havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2400 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-januaro. La temperaturo estas tre konstanta kaj varias inter 25-30 °C.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Oficeja konstruaĵo en Johor Bahru