Joseph Gärtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Gärtner
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1732 (1732-03-12)
en Calw
Morto 14-an de julio 1791 (1791-07-14) (59-jaraĝa)
en Tübingen,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco duklando Virtembergo vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Familio
Infanoj Karl Friedrich von Gärtner vd
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • fungosciencisto • kuracistozoologo • scienca ilustristo vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph GÄRTNER (n. la 12-an de marto 1732 en Calw; m. la 14-an de julio 1791 en Tübingen) estis germana kuracisto kaj botanikisto, kiu unue klasifikis la eŭkaliptojn[1]. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas GAERTN.

Joseph Gärtner studis medicinon en Tübingen kaj Göttingen. Post la doktoriĝo li faris longajn studajn vojaĝojn al Nederlando, Francio, Italio kaj Anglio.

Dum la jaro 1760 li iĝis profesoro pri anatomio en Tübingen, kaj dum 1768 nomumiĝis profesoro pri botaniko kaj direktoro de la botanika ĝardeno en Sankt-Peterburgo. Tamen jam du jarojn poste, dum 1770 li revenis al Calw, ĉar li malbone eltenis la nordeŭropan, marbordan klimaton de Sankt-Peterburgo. Dum 1772 naskiĝis lia filo Karl Friedrich von Gärtner, kiu mem iĝis botanikisto.

Lia plej grava publikaĵo estis la du-voluma verko De fructibus et seminibus plantarum ("pri plantaj fruktoj kaj semoj"), Stutgarto kaj Tübingen 1789 – 1791, kiu enhavas detalan priskribon de la fruktoj kaj semoj de pli ol 1000 plantaj genroj.

Honorigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Joseph Gärtner poste baptiĝis la biologia genro Gaertnera (LAM.) el la planta familio rubiacoj (rubiaceae).

Referencoj[redakti | redakti fonton]