Judit Reigl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Judit REIGL [rejgl], hungare Némedy Reigl Judit estas hungara kaj franca pentristo.

Judit Reigl

Judit Reigl naskiĝis la 1-an de majo 1923 en Kapuvár.

Biografio

Judit Reigl lernis pentradon de István Szőnyi en ĉeflernejo en Budapeŝto inter 1941-1945. Poste ŝi studvojaĝis al Italio. En 1950 ŝi forlasis la landon, ĉar ŝi devis pentradi portretojn de Mátyás Rákosi k.s. Ŝi vivas en Francio, kie ŝi ekspoziciis ekde 1954. Estis tempo, kiam ŝi sekvis stilon de Georges Mathieu. En Hungario nur en la 2000-aj jaroj oni malkovris ŝian talenton. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2011, pli frue ŝi ricevis eksterlandajn (nehungarajn) premiojn.

Ŝiaj solaj ekspozicioj (selekto)

Ŝiaj grupaj ekspozicioj (selekto)

Fontoj