Julian Tuwim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Tuwim

Julian Tuwim (n. 13-a de septembro 1894 en Lodzo, m. 27-a de decembro 1953 en Zakopane) - pola poeto, verkisto, publicisto kaj ĉefo teatra origine judo, ankaŭ esperantisto kaj tradukisto de poezio al Esperanto.

Pri la poeziaj kapabloj de Tuwim juĝis Leopold Staff: "Tiu ĉi talento havis cent kolorojn, cent kordojn, estis ĉiam surprizo".

Vivo

La familio Tuwim estis poligitaj kaj kristanigitaj judoj kiuj opiniĝis kiel plenaj poloj. La vorto "tuvim" signifas "bonaj" en la hebrea lingvo. Tuwim fakte komencis tradukante en Esperanton poemojn de Leopold Staff, poste ankaŭ de aliaj aŭtoroj: "Mi fariĝis iaspeca ambasadoro de la poeto en la urbo Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo kaj per Esperanto mi volis disfamigi Staff tra la tuta mondo".
La gazeto Pola Esperantisto en 1911 unuafoje presis tradukojn de la junulo. En la jaro 1912 aperis broŝurforme "Aŭtunaj agordoj" de Staff en traduko de Tuwim. Do la literatura vojo de tiu elstara pola versartisto komenciĝis per Esperanto. En la pola Julian Tuwim komencis en 1913 per la poemo Prośba (La peto). En 1916 li venis al Varsovio kaj studis tie juron kaj filozofion en la Varsovia Universitato (1916-1918) tamen li lasis studojn por arto. Li komencis kunlabori kun la revuo Pro arte et studio. Dum tiu tempo Pollando sendependiĝis. Tiu momento de lia vivo estis revolucia- entusiasme li kreis kune kun siaj amikoj la poezian grupon Skamander (fondita en la kafejo "Sub Pikadoro"). Ili ribelis kontraŭ solena kaj depresia literaturo antaŭ sendependigo kaj komencis krei novan, modernan, pli simplan kaj entusiasman poezion. Inter SkamanderistojSkamandritoj (Skamandryci- kiel oni nomiĝis pole) estis Antoni Słonimski, Jarosław Iwaszkiewicz, Jan Lechoń kaj Kazimierz Wierzyński. Kune kun ili Tuwim estis ĉiam pli populara. Dum milito pola-bolŝevika Tuwim laboris en la presa oficejo de armea ĉefo Józef Piłsudski. La Skamandritoj kaj precipe Tuwimon komencis apogi Leopold Staff- la poeto kiun plej admiris Tuwim en la juneco tradukante liajn poemojn al Esperanto. Post la milito Tuwim same kiel siaj amikoj de Skamander skribis pli depresie kaj socieme.


En oktobro 1939 pro la nazia agreso al Pollando Tuwim eskapis al Rumanio kun la pola registaro. Poste li elmigris al Parizo kaj tra Portugalio li venis al Brazilo. Tie li komencis krei Polajn florojn (Kwiaty polskie)- sian plej gravan poemon.

Benketo de Tuwim en Lodzo / Łódź

Vers'- denaska vortoj de l'patrino,
Pola lando- vortoj de l'patrino,
Panjo- ŝin ne havis mi kuraĝon
Alparoli, krom per preĝomaĝo.
Panjo, vi al mi en beba aĝo,
Ĉarmojn kantajn sorĉalblovis,
Griza kap' eĉ nun da ili plenas,
Kaj al knabo la mazurkon strofis,
Kie sono kun reson' sin ĉenas
Kaj la koro pro admir' serenas,
Preĝon vi instruis al infano,
Poste eĉ: "vi estas kiel sano".
-Ĉio estis en ĉi lingvo sama,
Per ĉi lingo nun, kun korotremo,
Plena de esper' kaj malespero,
La duvortan himnon mi deklamas,
Kvazaŭ prideklamus mi poemon:
Ke Vistulo fluas... Vistul' fluas...
Polaj floroj, trad. Andreo Rajski, fragmento el "Versaĵoj propraj kaj tradukitaj".

Dum la batalo Tuwim kunlaboris kun revuoj de elmigrintoj. En 1946 li venis al komunisma Pollando, kiun li kun espero opinis tute libera. La komunistoj propagande uzis Tuwimon, ke li estru la Nacian Teatron. Nur dum la komunismo li povis eldoni sian kritikan poemon La balo en opero, kiu estis tamen malĝuste komprenita de komunistoj. Li mortis en 1953 jaro.

Verko

Tuwim fakte komencis tradukante en Esperanton poemojn de Leopold Staff, poste ankaŭ de aliaj aŭtoroj: "Mi fariĝis iaspeca ambasadoro de la poeto en la urbo Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo kaj per Esperanto mi volis disfamigi Staff tra la tuta mondo".
La gazeto Pola Esperantisto en 1911 unuafoje presis tradukojn de la junulo. En la jaro 1912 aperis broŝurforme "Aŭtunaj agordoj" de Staff en traduko de Tuwim. Do la literatura vojo de tiu elstara pola versartisto komenciĝis per Esperanto. La unuaj komencoj en poezio estis tradukoj de Leopold Staff, Kazimierz Przerwa-Tetmajer, Juliusz Słowacki kaj Arthur Rimbaud al Esperanto. La komenco de lia unua propra poemo estis Prośba. Agante en Skamander Tuwim estis fama pleje pro siaj poemoj entusiasmaj, humoremaj. La mokemaj, humoremaj kaj farsaj poemoj li prezentis inter aliaj en La Sokrato dancanta. La kritikistoj kiuj ne komprenis la entusiasmon, optimismon, mankon de la solena poezio kaj "malriĉecon" de la lingvo batalis kun la nova poezio de Tuwim. Humoreme li respondis al ili en la poemo:

Malnova Varsovia tramo

Kaj maje
kutimis mi veturi, karaj sinjoroj
en la fajnaj platformoj de tramoj!
La urbo transe min galopas!
Kio en mia kapo bruas:
Peloj, ekvoloj, fajroj, fajfoj,
Ĝoje en tufo, en kalkanoj
Sed plej burleske en kurboj!

Al kritikistoj

Tuwim okupis ankaŭ pri la superracia poezio kaj pastiĉoj. Kune kun Antoni Słonimski li kreis humoreman ciklon laŭ la stilo de Staropiernik Młodożeniec (la humora nomo de Stanisław Młodożeniec). La superracia, ekstermensa poezio fenomenis ĉe li en ciklo "Słopiewnie" al kiuj muzikon komponis Karol Szymanowski. Laŭ Tuwim, la superracia lingvo kiun li nomis zaum devus esti tute irracia kaj la signifo troviĝus en ĝia sono, simileco al realaj vortoj, frazoj kaj la grafiko. Tiu komencita de Tuwim poezio estis la unu el plej gravaj elementoj de pra-dadaismo kaj pra-postmodernismo. Tuwim skribis ankaŭ famajn fabelojn vaste popularajn ankaŭ en hodiaŭa Pollando- ekzemple Lokomotivo, Diĉjo Revanto, Okulvitroj kaj aliaj (esperantigis ilin Danuta Kowalska). Li kunlaboris kun kabaretoj- precipe kun "Qui pro quo", "Banda", "Cyrulik Warszawski"- skribante la kantojn.

Tuwim okupiĝis ankaŭ pri herezo skribante la ciklon Insido kontraŭ Dio (Czyhanie na Boga). Tre grava en lia poezio estas la persono de Kristo kiun li modernigis, priskribis laŭ nuntempa realeco. Tiel li esprimis paradokse sian grandan katolikecon kvankam li devenis de kondamnita popolo- judoj. Multfoje Tuwim kreis la erotikojn, sed neniam ili estis tiel gravaj kiel en la "Sepa aŭtuno" (Siódma jesień). La erotikoj precipe kunigataj kun la angoro kaj batalo kantis Ewa Demarczyk (ekzemple la kunigata kun la milito, antaŭmilita "Tomaszów").

Krom la tradukoj de la pola kaj franca Tuwim tradukis poezion de Aleksandr Puŝkin kaj Vladimir Majakovskij.

Tuwim kaj Esperanto

En la jaro 1909 Tuwim eklernis Esperanton kiel gimnaziano en Lodzo. Li mem poste diris pri tiu tempo: "En septembro mi konatiĝis unuafoje kun Esperanto, kaj en januaro mi tute libere parolis, skribis kaj legis"*. Pro komuna interesiĝo pri la planlingvo ekestis amika kontakto kun la poeto Leopold Staff. Tuwim komencis traduki en Esperanton poemojn de Staff, poste ankaŭ de aliaj aŭtoroj:"Mi fariĝis iaspeca ambasadoro de la poeto en la urbo Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo kaj per Esperanto mi volis disfamigi Staff tra la tuta mondo".
La gazeto Pola Esperantisto en 1911 unuafoje presis tradukojn de la junulo. En la jaro 1912 aperis broŝurforme "Aŭtunaj agordoj" de Staff en traduko de Tuwim. Do la literatura vojo de tiu elstara pola versartisto komenciĝis per Esperanto; nur en 1913 li unue prezentiĝis polalingve. Tamen Julian Tuwim neniam originale verkis en Esperanto, li limigis sin je traduklaboro, kiun li ĉesigis, kiam li fariĝis fama pola poeto. Eble la kreema, novigema karaktero de lia poezio montras influon de liaj fruaj spertoj.

Gravaj verkoj

  • Czyhanie na Boga -Insido kontraŭ dio- (1918)
  • Sokrates tańczący -Sokrato dancanta- (1920)
  • Siódma jesień -Sepa aŭtuno- (1922)
  • Wierszy tom czwarty -Kvara volumo de poeziaĵoj-(1923)
  • Słowa we krwi -Vortoj en sango- (1926)
  • Rzecz Czarnoleska -Nigraarbara parolo- (1929)
  • Biblia cygańska -Cigana biblio- (1933)
  • Jarmark rymów -Rimfoiro-( 1934)
  • Treść gorejąca -Brulanta enhavo- (1936)
  • Bal w operze -Balo en opero- (1936, wyd. 1946)
  • Kwiaty polskie -Polaj floroj- (1940-1946, eld. 1949)

(*) Citita laŭ "Pola Esperantisto", Nr. 3-4, 1959

En Esperanto aperis

  • Versaĵoj propraj kaj tradukitaj, Eldonejo Polonia, Varsovio, 1956
  • La balo en operejo (pole: Bal w operze), trad. Lidia Ligęza, SPEGULO n-ro 1/2008.
  • La balo en opero, trad. Lidia Ligęza, Łódź-Kraków, 2013