Kötegyán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kötegyán (kotedjAn) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Sarkad.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojoj Nagyszalonta-Gyula kaj Szeghalom-Sarkad. La lasta estas proksime. La vilaĝo funkcias limotrapasejo al Rumanio voje kaj fervoje.

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj alvenis. La unua mencio devenis el 1213 pri la vilaĝo. En 1849 tie kaŝvivis revoluciulo Mihály Táncsics. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. Ekde 1920 la nova ŝtatlimo etendiĝas preter la vilaĝo.

Vilaĝservoj estas katolika kaj kavinana preĝejoj, poŝto, policejo, apoteko, kuracejo, dentokuracejo, lernejo, artlernejo, kulturdomo, biblioteko, infanĝardeno, familihelpa servo.