Kaŭkaza abio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kaŭkaza abio
Foliaro de kaŭkaza abio
Foliaro de kaŭkaza abio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Abio Abies
Abies nordmanniana
(Steven) Spach
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kaŭkaza abio (Abies nordmanniana), estas abio hejma en la montaroj al okcidente kaj oriente de Nigra Maro, en Turkujo, Kartvelujo, rusa Kaŭkazo kaj nordaj partoj of Armenujo. Ĝi situas je altitudoj inter 900-2 200 m en montaroj kun jara precipitaĵo de pli ol 1 000 mm.

La nuntempa disvastiĝo de kaŭkaza abio estas asociita kun la arbaraj rifuĝejoj kiuj ekzistis dum la glaciepokoj je la orienta kaj suda nigra-mara marbordo. Tiu palearktisa specio ne troviĝas en nuntempe taŭgaj areoj de orienta Granda Kaŭkazo, kiuj estas disigitaj de la nigra-mara marbordo je 400-500 km, malgraŭ la nuntempe taŭga klimato.

La specio science estis nomata laŭ la suoma zoologisto Alexander von Nordmann (1803-1866), Profesoro de Botaniko en Odeso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda ĉiamverda konifera arbo kreskanta al alteco de 60 m kaj kun trunkodiametro ĝis 2 m. En la Okcidenta Kaŭkazo-Rezervejo, iuj ekzempleroj estis registritaj kiuj altas 78 m kaj eĉ 85 m [2], la plej altaj arboj en Eŭropo.

La folioj estas pinglecaj, plataj, 1,8-3,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj; ili dikas 0,5 mm, estas malhele verdaj supre, kaj kun du bluaj-blankaj strioj de stomoj sube. La pinto de la folio kutime estas malakra, ofte iomete entranĉita, sed povas esti pinta, precipe je rapidkreskantaj ŝosoj de junaj arboj. La strobiloj longas 10-20 cm kaj larĝas 4-5 cm, kun 150-200 skvamoj, ĉiu skvamo kun elstaranta brakteo kaj du flugilhavaj semoj; ili disfalas kiam mature por liberigi la semojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj (pritraktitaj kiel diferentaj specioj far iuj botanikistoj), hibridiĝantaj kie ili renkontas unu la alian en norda Turkujo je longitudo de ĉirkaŭ 36°E :

  • Nordman-abio Abies nordmanniana subsp. nordmanniana. Indiĝena en Kaŭkazo kaj nordorienta Turkujo okcidente ĝis ĉirkaŭ 36°E. La ŝosoj ofte estas harkovritaj.
  • Ekvitrojani-abio Abies nordmanniana subsp. equi-trojani (syn. A. bornmuelleriana, A. equi-trojani). Indiĝena en nordokcidenta Turkujo ekde Ida-Monto orienten ĝis ĉirkaŭ 36°E. La ŝosoj estas kutime senharaj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Kaŭkaza abio kiel kristnaskarbo.

Kaŭkaza abio estas unu el la plej gravaj specioj kultivitaj por kristnaskarboj, estante favorita por sia aloga foliaro, kun pingloj kiuj ne estas akraj, kaj kiuj ne defalas kiam la arbo sekiĝas.

Ĝi ankaŭ estas populara ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, kaj kune kun la kulturvario 'Golden spreader'[3] estas gajninta la Premion de Ĝardena Merito de la Reĝa Hortikultura Societo [4]. La ligno estas mola kaj blanka, kaj estas uzata por ĝenerala konstruado, papero, k.t.p..

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]