Kabineto Rákosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabineto Rákosi
registaro de Hungario • kabineto
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 14-a de aŭgusto 1952 - 4-a de julio 1953
Antaŭulo Kabineto Dobi
Sekvanto Unua Kabineto Imre Nagy
vdr

Kabineto Rákosi estis kulmino de la hungara stalinisma diktaturo. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1952 kaj 1953 dum 325 tagoj. Tiam 26 ministerioj funkciis (rekordo en Hungario) kaj resume 33 ministeroj laboris.

Mátyás Rákosi (maldekstre)

Historio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Rákosi, kiu estis en la pli frua Kabineto Dobi la unusola vicĉefministro, simple donis ŝtatan postenon al István Dobi, poste li deklaris sin prezidanto de ministera konsilio (komprenu ĉefministro). Samtempe Rákosi estis partiestro. Dum dominado de Rákosi 300 000 homoj estis deportitaj, multaj estis kondamnitaj je morto aŭ longa prizono. Oficiale Rákosi havis la nomojn „saĝa estro de nia popolo” kaj „plej bona adepto de Stalino”. Post morto de Stalino Rákosi estis invitita al Moskvo, kie oni akre kritikis lin, eĉ li devis transdoni la kabineton al Imre Nagy (politikisto).

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]