Kablanda lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kablanda lamprotorno
Kablanda lamprotorno
Kablanda lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. nitens'
Lamprotornis nitens
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kablanda lamprotornoKablanda brilsturno (Lamprotornis nitens) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.

Tiu specio estas tre blua kun verdecaj aŭ purpurecaj metalecaj briloj en flugiloj kaj malhelblua vizaĝo el la bekobazo al la orelareo. La iriso estas flava. La beko kaj kruroj estas nigraj.

Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Respubliko Kongo, Gabono, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo.

Kablanda lamprotorno en Nacia Parko Etoŝa, Namibio

Referencoj[redakti | redakti fonton]