Kamelia Todorova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamelia Todorova
Kamelia Todorova en la jaro 2011
Kamelia Todorova en la jaro 2011
Bazaj informoj
Naskonomo Kamelia Kirilova Todorova
Alie nomata Camellia Todorova, Camy Todorow
Kromnomo Camy
Naskiĝo 21-an de januaro 1954 (1954-01-21) (70-jaraĝa)
en Sofio
Ĝenroj Pop-muziko, ĵazo, svingo, roko
Profesio kantistino, aktorino
Aktivaj jaroj 1978 – nuntempo
Eldoninto Balkanton, Virgin, Marko's Music, Stars
Retejo www.camelliatodorova.com
Persona informo
Lingvoj bulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Kamelia Kirilova TODOROVA [KaMElia KIrilova TOdorova] (bulgare Камелия Кирилова Тодорова, naskiĝis la 21-an de januaro 1954 en Sofio), pli konata nur kiel Kamelia TodorovaCamellia Todorova, estas bulgara kantistino kaj aktorino.

Ŝi komencis sian karieron en Bulgario je la fino de la 70-aj jaroj, kaj en 1983 edziĝis kaj transloĝiĝis al Germanio, kie daŭrigis sian karieron kiel Camy TODOROW [KEmi TOdoroŭ]. Je la komenco de la 90-aj jaroj Kamelia revenis al Bulgario kaj eldonis kelkajn studiajn albumojn.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Kamelia Kirilova Todorova naskiĝis la 21-an de januaro 1954 en Sofio, Bulgarujo. Ŝiaj gepatroj estas Kiril Kostov Todorov, tradukisto kaj admiranto de la ĵazo, kaj Stojka Aleksandrova Todorova, ĥoristino ĉe la kapelĥoro „Svetoslav Obretenov“. Patroflanke ŝia avo estas Kosta Todorov, bulgara revoluciulo, kiu loĝis en Francujo.

Dum sia infaneco la estonta kantistino okupiĝas je baleto kaj ritma gimnastiko. Hejme ŝia familio parolis france, sed je la komenco de sia adolesko ŝi rifuzas paroli ĝin kaj decidas eklerni la anglan. De sia patrino ŝi heredas la amon je la klasika muziko, la plastiko kaj la sporto, kaj de sia patro – je la fremdaj lingvoj, la ĵazo kaj la kino.

La 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kamelia diplomiĝas el Teĥniklernejo de interna arĥitekturo kaj lignoprilaboro en 1972. Samjare poste ŝi faras siajn unuajn paŝojn kiel aktorino el 1972 ĝis 1975 kune kun la eksperimenta teatra trupo „4+4“ de la reĝisto Nikolaj Georgiev. Tie ŝi ekscias pri sia kantadkapablo, tial komencas preni kantadlecionojn ĉe la operkantistino Katja Spiridonova. En 1975, post la fermo de la teatro „4+4“ kaj la malakcepto de Kamelia en la tiama Supera instituto de teatrarto (VITIZ; nun Nacia akademio de teatra kaj filma artoj, NATFIZ), ŝi komencas studi kantadon en la popsekcio de la Nacia muzikakademio de Sofia ĉe la popkantistino Irina Ĉmiĥova. influita de la pianistoj Aleksandar Mirev kaj Mario Stanĉev, Kamelia direktiĝas al la ĵazo.

En 1978 ŝi debutas dum la Dua ekzameno de la bulgaraj ĵazorkestroj en la koncerthalo „Universiada“ kun la kvinteto de Ljudmil Georgiev. Unu jaro pli malfrue ŝi gajnas Duan premion dum la konkurso por junaj ĵazkantistoj en Lublin, Pollando, kaj ankaŭ la specialan premion, portantan la nomon de Duke Ellington. Sekvas partoprenoj kun premioj dum festivaloj en Mumbajo, Bratislavo kaj Varsovio, recitalo dum la ĵazfestivalo en Malto kaj partopreno en la varieteprogramo de la muzikteatro „Friedrichstadt-Palast“ en Berlino. Dum la festivalo „Jazz Yatra“ en Mumbajo pro manko de akompangrupo ŝi konvenkas la ritmosekcion de Stan Getz akompani ŝin sukcese.

La 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 1980-aj jaroj Kamelia, kune kun la ĵazbandego de la BNR, estrigita de la orkestrestro Vili Kazasjan, registras vicon da sukcesaj popkantoj, inter kiuj: „Не ме гледай така, момче“ (Ne rigardu min tiel, knabo), „Прошепнати мечти“ (Flustritaj revoj) kaj „Да е влюбен този свят“ (Estu enamiĝita tiu mondo). La du lastaj estas ofte miskonataj kiel „Летят последните таксита“ (Flugas la lastaj taksioj) kaj „Чакам те сутрин рано“ (Mi atendas vin frumatene) pro la unuaj versoj de la tekstoj. En 1980 aperas ŝia unua 33-turniĝa gramofondisko, nomita „Софийски диксиленд и Камелия Тодорова“ (Sofia diksilando-ĵazbando kaj Kamelia Todorova). Ne longe post tio sekvas vico da rekompencoj el popmuzikkonkursoj: „La ora Orfeo“ (1980) por la kantoj „Стая на релси“ (Ĉambro sur reloj) kaj Maybe This Time el la filmo „Kabaredo“) kaj la premio de la Internacia ŝlagrofestivalo en Dresdeno (1982), dum kiu ŝi prezentiĝas per la kanto Auf diesen Tag hab' ich gewartet, pli konata kiel la originala bulgara versio, nomita „Откритие“ (Malkaŝo).

Dum tiu periodo ŝi aktoras en kelkaj sukcesaj bulgaraj filmoj. Ŝi ludas unu el la ĉefroloj en la filmo „Търновската царица“ (La carino de Tarnovo, 1981), „Монолог за прасенцето“ (Monologo pri la porketo, 1981), „Прилив на нежност“ (Alfluo da tenereco, 1983), kiu estas malpermesita post ŝia elmigro el Bulgarujo la sama jaro, kaj „Бон шанс, инспекторе!“ (Bonan ŝancon, inspektoro!, 1983).

En 1983, dum muzikfestivalo en Tesaloniko, Kamelia renkontas Michael Kunstmann kaj decidas edziĝi por li. La paro elveturas el insulo Korfuo por Italujo (Kamelia uzas falsan pasporton sub la nomo de Lilia Maranni kaj farbas sian hararon blonde por ne esti rekonata). La genovedzoj fine enloĝiĝas en Germanujo kaj la 25-an de julio 1984 naskiĝas iliaj duzigotaj ĝemelinoj, Rachel-Lilia kaj Miriam-Rebecca. Kamelia poste subskribas kontrakton kun la eldonanto Virgin Records kiel Camy Todorow kaj dum la somero de 1985 eldonas sian unuan unuopaĵon, Bursting at the Seams, registrita kune kun la drumisto de Queen, Roger Taylor, en la muzikstudio de la grupo, situanta en Montreux, Svislando. La unuopaĵo estas promotita en Germanujo. La 17-an de aprilo 1986 Kamelia prenas parton en la muzika televidspektaklo Show & Co. mit Carlo kaj prezentas la kanton. En 1987 estas eldonita ŝia sekva unuopaĵo, Chain of Fools, en kiu aperas la kanto The Day of the Storm (On the Edge of Paradise), kies teksto estas skribita de Kamelia mem.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studiaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Софийски диксиленд и Камелия Тодорова (1980)
  • 2 Souls in 1 (1991)
  • Настроение (1994)
  • Привличане (1996)
  • Pearls (2000)
  • Pleasure (2003)
  • Feels Like… (2006)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Синята лампа (1974)
  • Търновската царица (1981)
  • Монолог за прасенцето (1981)
  • Прилив на нежност (1983)
  • Бон шанс, инспекторе! (1983)
  • Фалшификаторът от „Черният кос“ (1983)
  • Ева на третия етаж (1987)
  • Докосване (1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Камелия Тодорова en la bulgara Vikipedio.