Kangrilbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kangrilbirdo
Kangrilbirdo
Kangrilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. luscinioides'
Locustella luscinioides
(Savi, 1824)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Locustella luscinioides
    ovoj de Locustella luscinioides - Muzeo de Tuluzo

    La Kangrilbirdo, Locustella luscinioides, estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ili reproduktas en suda Eŭropo al moderklimata okcidenta Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en subsahara Afriko.

    Tiu malgranda paserina birdo troviĝas en kanejoj kaj junkejoj kutime kun arbustoj. La ino demetas 3-6 ovojn en nesto en kareksoj. Tiu specio estas rara reproduktanto nur en suda Anglio, kie ĝi preferas vastajn kareksejojn kiajn tiuj de Grove Ferry, Kent, RSPB Ham Wall, Somerset, kaj Hickling Broad, Norfolk.

    Tiu estas mezgranda silviedo. La plenkreskulo havas nestrian grizbrunan dorson, blankecajn al tre helajn grizbrunajn subajn partojn (sen strioj kio distingas ĝin el la pli malgranda Rivera grilbirdo) kun pli koloraj ruĝecbrunecaj flankoj kaj samkolora subvosto, kiu estas ankaŭa distingilo el la Rivera grilbirdo. Estas hela superokula strio kaj sube ne tiom markata bruneca traokula strio. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de lokusteloj, sed junuloj estas pli falvecaj sube. Kiel plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora.

    Tiu ne estas tro kaŝema specio, sed povas esti malfacile videbla en la kareksejoj escepte foje dum kantado.

    La kanto estas monotona mekanika insekteca bobenado, ofte dum krespusko. Ĝi estas simila al la kanto de la Makula grilbirdo, sed ĝi estas pli rapida kaj profunda. Ties kanto ege similas al tiu de la Rosela grilo.

    Tiun birdon priskribis unuafoje por la scienco la itala ornitologo Paolo Savi.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]