Karcag
Karcag estas urbo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Karcag. La loknomo devenas el la kumana, signifanta vulpo.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 47° 19′ 00″ N 20° 55′ 00″ O / 47.31667 °N, 20.91667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 00″ N 20° 55′ 00″ O / 47.31667 °N, 20.91667 °O (mapo)
- Poŝtkodo: 5300
- Telefonkodo: 59
- Areo: 368 km²
- Loĝantaro: 22500
Situo
Karcag situas dumvoje inter Debrecen kaj Szolnok kaj fervoje, kaj voje, krome estas ne tro for de Hortobágy.
Historio
Oni trovis arkeologiaĵojn jam el la kuprepoko en la nunaj kampoj. En la 13-a jarcento kumanoj ricevis permeson loĝadi tie. La komunumo iĝis centro de kumanoj, sed la loknomo aperis unuafoje nur en 1506 en formo Karcagújszállás (=Karcag-nova-tranoktejo), kiu aludas tion, ke ĝi estis refondita. Dum dominado de la turkoj la komunumo kelkfoje estis detruita. Post fino de turka erao la Habsburgoj ne agnoskis iaman aŭtonomion de kumanoj, tial la loĝantoj iĝis servutuloj. Karcag iĝis kampurbo kaj ĝis la nuno ĉirkaŭe situas multe da solaj farmodomoj.A település néven először 1506-ban szerepel,
Famuloj
- en Karcag naskiĝis kaj mortis lingvisto Gyula Németh kaj diplomato László Gajzágó
- en Karcag naskiĝis István Györffy (etnografo), János Gergely (kuracisto) kaj kemiisto Avram Hershko