Kari Polanyi Levitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kari Polanyi Levitt
Persona informo
Naskonomo Kari Polanyi Duczyńska
Naskiĝo 14-an de junio 1923 (1923-06-14) (100-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Karl Polányi
Okupo
Okupo ekonomikistoinstruisto
vdr

Kari Polanyi Levitt [polanji] estas profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (2004).

Kari Polanyi Levitt [1] Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1923 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kari Polanyi Levitt rifuĝis el Aŭstrio al Anglio en 1934 pro la nazioj. Ŝi frekventis universitaton en Kembriĝo. Ŝi aliĝis al historiisto Jozef Levitt en Kanado en 1947. Ili geedziĝis en Toronto en 1950, baldaŭe 2 filoj naskiĝis. Inter 1957-1959 ŝi plulernis en Toronto, poste en 1961 en Montrealo. Baldaŭe ŝi okupiĝis pri kanada ekonomio kaj politiko, poste pri Karibio. En la 1970-aj jaroj Kari pasigis plurajn jarojn en Trinidado kaj Tobago kaj Jamajko. En la 1980-aj jaroj ŝi estis ankaŭ okupita pri literatura heredaĵo de Karl Polanyi.

Ŝiaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1990, The Life and Work of Karl Polanyi
  • The Critical Tradition of Caribbean Political Economy: The Legacy of George Beckford
  • The George Beckford Papers
  • 1970, Silent Surrender
  • Reclaiming Development

Fontoj[redakti | redakti fonton]