Karl Muthesius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
domo de Muthesius en Vajmaro, Zöllnerstraße 16; planis ĝin lia frato Hermann Muthesius

Karl MUTHESIUS (naskiĝinta la 16-an de januaro 1859 en Wolferstedt, mortinta la 18-an de februaro 1929 en Vajmaro) estis germana pedagogo kaj pedagogiseminaria direktoro. En 1884 li nuptis Bianca Zeuner, kiu naskis du filojn kaj filinon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de masonisto, Karl frekventis la bazlernejon kaj la porinstruistan seminarion en Vajmaro. Post anis li dum du jaroj en la pedagogia seminario de Karl Volkmar Stoy (ano de la skolo de Johann Friedrich Herbart) ĉe la Universitato de Jena. En 1881 li fariĝis, sen finekzameniĝo universitata, profesoro ĉe la porinstruista instituto de Vajmaro. En 1905/06 Muthesius estis samloke distrikta lernejkonsilisto kaj de 1906 eĉ lernejestro. Post kiam la socialdemokratia ministro Greil koncentrigis la porinstruistaĵojn en Jena ĉe la altlerneja instituo pri edukado, Muthesius retiriĝis en la 1923-a jaro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Inter 1890 kaj 1920 Muthesius nombriĝis inter la literature kaj politike plej aktivaj bazlernejaj pedagogoj en tuta Germanujo. Li agadis fruktodone en la en 1871 fondita societo "Deutscher Lehrerverein" kaj ties buroo "Erziehungswissenschaftliche Hauptstelle", post 1914 en la komisiono "Deutscher Ausschuß für Erziehung und Unterricht".

Amikoj liaj estis i.a. Georg Kerschensteiner kaj Eduard Spranger kaj post 1902, kiam ekis ankaŭ en Turingio la reformpedagogia movado, multaj admiris liajn ideojn. Unue li orientiĝis pri la ŝileraj ideoj pri estetika edukado. Alproksimiĝinte al la metilernejaj konceptoj de Kerschensteiner proponis Muthesius pli malfrue kombinon inter spirita kaj praktika instruadoj ekde la unuaj klasoŝtupoj.

Okaze de parolado antaŭ la kolektiĝinta germania instruistaro en Kenigsbergo en la jaro 1904-a li pledis por unuigota tutinstruista trejnsistemo, do sen la klara distingo laŭ lerneja tipo. Por tio ankaŭ la universitatoj malfermu sin disponigante siajn strukturojn kaj spacojn. Per la ĉefverko Die Berufsbildung des Lehrers (1913) li skizis imponan sistemon ĝeneralan rilate al la klerigo de instruontoj. Okaze de la Regna lernejkunveno de 1920 Muthesius, estante nur raportisto, substrekegis modelon de nura universitata trejniĝo de estontaj elementarlernejaj instruistoj. Sed sole Hamburgo, Brunsviko kaj Turingio sekvis liajn ideojn, dume la resto de Germanujo favoris la malon, eĉ Spranger mem. Ĉar ili jesis la tradiciajn seminariojn kaj iliajn horartabulojn.

Muthesius paralele ankaŭ popularscience prezentis novajn formojn kaj deploris la ĝistiaman malkongruon inter enlerneje lernotaĵoj kaj la veraj bezonoj ĉiutagaj de ekster la lernejaj kokonoj. Ekde 1915 li, kun iomete patriotismaj tonoj, favoris tutgermanan unuigitan lernejsistemon kaj estis por plia influo de la berlinaj aŭtoritatoj ĉi-koncerne. Laŭ li la junularo engaĝiĝu por la bonfaro de ĉiuj kaj ne malfermu la okulojn antaŭ socialaj problemoj. Krome li priesploris literaturhistorie la klasikulojn Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder. Ties ideojn konatigi enpopole estis unu el liaj streboj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Honora doktoreco pri filozofio fare de la berlina universitato, 1927

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Spiele der Menschen, 1899;
  • Kindheit u. Volkstum, 1899;
  • Schulaufsicht u. Lehrerbildung, 1902;
  • Univ. u. Volksschullehrerbildung, 1904;
  • Grundsätzliches z. Volksschullehrerbildung, 1911;
  • Schule u. soz. Erziehung, 1912;
  • Das Bildungswesen im neuen Dtld., 1915;
  • Die Einheit d. dt. Lehrerstandes, 1917;
  • Die Zukunft d. Volksschullehrerbildung, 1919. – Schrr. z. d. Klassikern: Schillers Briefe üb. d. ästhet. Erziehung des Menschen, 1897;
  • Goethe, e. Kinderfreund, 1903;
  • Herders Familienleben, 1904;
  • Altes u. Neues aus Herders Kinderstube, 1905;
  • Goethe u. Pestalozzi, 1908;
  • Goethe u. Karl Alexander, 1910;
  • Goethe u. d. Handwerk. 1927.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Tenorth, Heinz-Elmar, "Muthesius, Karl". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 650-651 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]