Kastelo de Fehérvárcsurgó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo en Fehérvárcsurgó

La Kastelo de Fehérvárcsurgó (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Károlyi [kArojii]) estas impona historia monumento, nun hotelo en Hungario, en vilaĝo Fehérvárcsurgó.

Aerfoto pri la kastelo en Fehérvárcsurgó

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ dokumento en tiu loko jam estis kastelo en la 18-a jarcento. En 1834 la plena bieno iĝis lombardaĵo de György Károlyi, kiu en 1853 aĉetis ĝin. Pli nova kastelo estis konstruita anstataŭ la malnova inter 1844 kaj 1851. En la projekto partoprenis ankaŭ Miklós Ybl. En la 1910-aj jaroj la kastelo estis trakonstruita jam fare de la heredantoj (same familianoj Károlyi) laŭ baroko. post la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon, kiu iĝis feriejo de laboristoj, poste orfejo. En 1979 la ŝtato malplenigis la kastelon, tamen ĝi iĝis monumento historia. En 1997 la kastelo renoviĝis, poste kiel hoteleto kun 20 {{ĉambro]]j funkcias plu kun biblioteko kaj restoracio, foje koncertoj kaj ekspozicioj okazas.

Vido al la parko

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La etaĝa klasikisma kastelo situas sola en granda parko en rando de la vilaĝo. La konstruaĵo formas proksimume U-majusklon. En la alo turo 30 metrojn alta estas videbla, malsupre la kapelo funkcias. Plejparto de la aloj estas teretaĝaj. Inter la aloj ĝardeno laŭ franca sistemo situas.

Parko[redakti | redakti fonton]

En la parko estas videblaj lago, pontoj, pavilonoj, pinoj, kaŝtanoj, tilioj, kverkoj. En 2014 ĝi plene renoviĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]