Kastelo de Tiszadob

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Tiszadob (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Andrássy [andrAŝi]) estas historia monumento en Hungario, en Tiszadob.

Aerfoto pri la kastelo de Tiszadob
Kastelo de Tiszadob

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo por grafo Gyula Andrássy estis konstruita inter 1880-1885. Fine de la 2-a mondmilito interne armea rumana hospitalo funkciis, poste la ŝtato forprenis la kastelon (la samo okazis kun la ceteraj hungaraj kasteloj). Ĝis 1950 aŭstraj infanoj kaj grekaj rifuĝintoj vivis en la kastelo, poste hungaraj orfoj. En 2007 la orfoj translokiĝis al modernaj domoj. Inter 2009-2014 la kastelo renoviĝis, poste malgranda muzeo funkcias interne.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La pluretaĝa konstruaĵo situas en parko sur elstaraĵo (malalta monteto), la parko situas laŭ Tiso. La kastelo similas U-majusklon kun tre mallongaj aloj. Ĝi havas 4 enirejojn, 12 turojn, 52 ĉambrojn, 365 fenestrojn. Sur la teretaĝo troviĝas la ĉefĉambro kun 110 m2, estas ligoj ankaŭ kun la teraso kaj balkono.

Parko[redakti | redakti fonton]

Labirinto antaŭ la kastelo

Antaŭ la kastelo antaŭparko etendiĝas kun labirinto de buksacoj kaj taksusacoj (parte kiel heĝo). Meze altiĝas skulptaĵo de János Fadrusz. La malantaŭa parko estis pejzaĝa parko. La riverobordo origine estis arbaro, dum kreo de la parko oni hakis la malbelajn arbojn kaj restis tiuj arboj, kiuj estis konvenaj en la parko (ĉefe kverkoj kaj poploj. Parto de la parko estis kreita en franca sistemo. Menciindas la maloftaj liriodendrono, ĉina paŭlovnio, magnolio, diversaj pinoj, la kutimaj aceroj, betuloj, la alvenintaj robinioj, fraksenoj.

Skulptaĵo antaŭ la kastelo

Fontoj[redakti | redakti fonton]