Kataluna Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kataluna Esperanto-Junularo (katalune: Joventut Catalana d'Esperanto) estas la junulara Esperanto-organizo en Katalunio. Neformale fondita fine de la 1970-aj jaroj, ĝi formale ekfunkciis en 1985 kiel sekcio de Kataluna Esperanto-Asocio kaj ekeldonis la "revujon" Kata Luno. En 1988 fariĝis Landa Sekcio de TEJO. Inter 1990 kaj 1993 ĝi publikigis la revuon Freqüències (Revista de llengües i pobles) en la kataluna.

Post vigla aktivado ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, ĝi stagnis ĝis 2005, kiam nova generacio de aktivuloj el Katalunio kaj Valencilando relanĉis la organizon.

Nuna estraro

  • Estraro: Aida Sunyol, Anna Raventós kaj Roger Sanjaume

Prezidintoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj