Katedralo Saint-Pierre de Rennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo
Saint-Pierre de Rennes
Katedralo Saint-Pierre de Rennes


Katedralo Saint-Pierre de Rennes

Loko
ŝtato Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
municipo Rennes
Bazaj informoj
religio Romkatolika
Arkitektura priskribo
konstrustilo Klasika
konstruado
Specifo
Ligiloj
v  d  r
Information icon.svg

La katedralo Saint-Pierre de Rennes (eo: sankta Petro) estas la katolika katedralo de la ĉefdiocezo de Rennes, Dol kaj Saint-Malo, situanta kore de la urbo Rennes, en Ille-et-Vilaine.

Laŭ novklasika stilo, ĝi estas unu el la naŭ historiaj katedraloj de Bretonio.

Historio de la malnova konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La nuna loko de la katedralo estis uzata kiel sidejo de episkopejo ekde la 6-a jarcento. Verŝajne, ĝi estis konstruita surloke de pli malnova sanktejo.

La malnova konstruaĵo estis komplete anstataŭigita per gotika preĝejo en la 12-a jarcento, sed en 1490, la turo kaj la okcidenta fasado disfalis. De tiam oni komencis senfinan rekonstruon de la fasado, kiu daŭris dum 163 jaroj kaj finiĝis kun la klasika fasado el granito, kiun oni vidas nun.

Plano de 1720 (la «formoj de tegmento») supre dekstre vidigas la limojn de la grava incendio de Rennes.

La katedralo ne estis damaĝita per la incendio de 1720, kiu haltis je kelkaj dekoj da metroj, ĉe la preĝejo Saint-Sauveur.

Tamen la navo kaj la ĥorejo, kiuj ne estis restaŭritaj minacis disfali. En 1730, la arkitekto Jacques V Gabriel taksis ilin neripareblaj. La inĝeniero Abeille estis proponinta rekonstrui la tuton laŭ plano de greka kruco, sed li mortis en 1752 sen ia ajn komenco de rekonstruo.

La 11-an de Februaro 1754, en religia servo, dika ŝtono falis el la volbo de la ĥorejo. La episkopo, Louis-Guy de Guérapin de Vauréal, petis la spertecon de la Konstruaĵoj de la reĝo (fr: Batiments du roi). Du kunlaborantoj de Ange-Jacques Gabriel, nome Jacques-Germain Soufflot kaj Nicolas Marie Potain, venis al Rennes en Aprilo 1762.

Historio de la nuna konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Evidentiĝis ke por eviti kompleta disfalo, estis necese rekonstrui la tutan konstruaĵon, escepte de la fasado frue konstruita kaj firma. La du arkitektoj konsilis inversigi la direkton de la konstruaĵo kaj konservi nur la turojn, kiuj troviĝis ĉe la absido.

"Bretonio, fervora por plibeligi sian ĉefurbon, ankoraŭ volis ke ĝi estu plibeligita per katedralo konstruita laŭ la bongusta greka arkitekturo [...] S-ro Potain estos komisiita sub S-ro M. Soufflot por la konstruado de tiu konstruaĵo.", L'Avant-Coureur, 7-an de Junio 1762[1]

La projekto farita de Potain estis aprobita de Ludoviko la 15-a en la reĝa konsilio de la 9-a de Marto 1762. Ĝi estas konservita en la nacia Arkivejo[2]. « Ĝenata pro la ĉirkaŭaĵo por etendi la brakojn de kristana kruco, Potain desegnis longan korpon kun flankaĵoj kaj ambulatorio. La ordo estas ionika kanelita. En la absido, la ovala kapelo de la Komunio staras inter la gotikaj sonorilturoj. »[3].

La faligo okazis de 1756 ĝis 1768. Tamen, por akiri la monon necesan por la realigo de la projekto de Potain, estus necese meti plurajn abatejojn « en ŝparfunkciado» deprenante ties profitojn de la posedantoj. La reĝo hezitis kaj fine haltigis la projekton. En 1780, la Commission des Secours denove petis la Bâtiments du roi[4]. Tiam la nantais arkitekto Mathurin Crucy prezentis projekton, kiu konservis la malnovan direkton de la konstruaĵo kaj pli moderan preztaksadon de 840 000 pundojn[3]. La rekonstruado komencis en 1787, sed la franca Revolucio haltigis la laboron denove.

Vido al la fasado laŭ oficiala plano de 1830. Krom kelkaj malgravaj diferencoj, videblas la nuna fasado.

Ili redaŭris en 1816 sub la estrado de Crucy. Post lia morto en 1826, lia kunlaboranto Binet daŭrigis ilin, kaj ili estis finitaj de la urba arkitekto Louis-Guy Richelot sub la Julia monarkio[3]. La katedralo ekde tiam novklasika kun klasika fasado estis finkonstruita en 1845.

En la Paska tago, la 7-an de Aprilo 1844, Godefroy Brossay Saint-Marc inaŭguris la novan katedralon.

Dum la rekonstruado de 1803 ĝis 1844, Notre-Dame en Saint-Melaine fariĝis provizora katedralo de Rennes.

Ekstere[redakti | redakti fonton]

Okcidenta fasado[redakti | redakti fonton]

Frontono de la katedralo.

La fasado kaj ties du klasikaj turoj el granito, altaj je 48 m estis starigitaj en pluraj fazoj laŭlonge de la 16-a kaj 17-aj jarcentoj. La turoj estas 4-nivelaj. La unua nivelo estis konstruita de 1541 ĝis 1543, la dua same kiel la tria de 1640 ĝis 1654 (fare de Tugal Caris), kaj la kvara kaj lasta (fare de Pierre Corbineau) de 1654 ĝis 1678. Fine François Huguet kompletigis la kronadon de la turoj inter 1679 kaj 1704, altigante ilin al ilia nuna alteco de 48m. Li aldonis sur la frontono de la fasado la devizon de la franca reĝo Ludoviko la 14-a (Nec pluribus impar, la nekomparebla).

Sur la fasado estas ankaŭ 5 blazonoj el kvarcalima kalka ŝtono (de supre malsupren, de dekstre maldekstren) :

Por emfazi la forton kaj firmecon de la nova konstruaĵo kompare al la malfirmeco de la antaŭa konstruaĵo, la arkitektoj aldonis al la fasado 22 granitajn kolonojn.

La frontono surhavas la blazonon de la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Tegmento[redakti | redakti fonton]

La kruciĝo de la transepto estas superkovrita per kupolo kun okulfenestro.

Interne[redakti | redakti fonton]

Navo[redakti | redakti fonton]

La navo.

La navo enhavas 44 ionikajn kolonojn. Tio estis la plej senornama parto de la konstruaĵo. Por mildigi tiun severecon, oni stukis la kolonojn kaj parton de la muroj en la 19-a jarcento (temas pri miksaĵo el marmorpolvo, estiginta kalko kaj kreto), kio donas pli grandan lumecon al la konstruaĵo.

La duoncirkla volbo, kontraste estas ornamita per oraĵoj, verko de Auguste Louis Jobbé-Duval, kiu ankaŭ respondecis pri la ornamo de la Parlementejo de Bretonio. Ĝi surhavas ankaŭ blazonojn de Bretonio kaj de la diocezoj de la ĉefepiskopejo. Tio kontribuas al pli luksa aspektigo.

Ĥorejo[redakti | redakti fonton]

La grundo de la ĥorejo estas kovrita per severaj granitaj slaboj. Ĉi tiuj kontrastas antaŭ la ĉefaltaro kun la marmoroj ofertitaj de la papo Pio la 9-a devenantaj de la roma Forumo.

La volbo de la ĥorejo estas ornamita per pentraĵo montranta la scenon en kiu Kristo donas al sankta Petro la ŝlosilojn de la ĉiela reĝlando.

Le ĥorejo estas ĉirkaŭata de ambulatorio kies muroj estas ornamitaj per prezentaĵoj de la diversaj sanktuloj de Bretonio arigitaj laŭ ilia diocezo (Rennes, Dol-de-Bretagne, Saint-Malo, Saint-Brieuc, Tréguier, Saint-Pol-de-Léon, Quimper, Vannes). Ili ŝuldiĝas al la pentristo François Le Henaff de la 19-a jarcento.

Transepto[redakti | redakti fonton]

Kapelo de suda transepto

Ĉiu brako de la transepto enhavas luksan kapelon ornamitan per rimarkindaj freskoj. Tiuj de la suda kapelo estis dediĉitaj al sankta Anna, patronino de Bretonio. Tie estas ankaŭ la pentraĵo de la liberigo de sankta Petro fare de la pentristo Henri Joseph de Forestier donacita de la franca reĝo Karlo la 10-a. Tiu verko datiĝas de 1827 kaj montras sanktan Petron liberigita el lia karcero de anĝelo[5].

La norda kapelo enhavas serion da freskoj dediĉitaj al Maria. Ĝi tiel partoprenas al la kulto al Maria tre disvastigita en Bretonio.

Meblaro[redakti | redakti fonton]

Orgenoj Cavaillé-Coll.

La katedralo enhavas gravan ĉefverkon, flandra (antverpena) retablo de la 16-a jarcento, ornamita per 80 personoj. Ĝi estis restaŭrita en 1984, fare de la artisto Alain Plesse. La retablo estas klasita kiel historia monumento de 1901[6]. En Oktobro 2007, ŝtelistoj eniris la katedralon kaj lasis sin enŝlosiĝi en la konstruaĵo. Dum la nokto, ili zorge malmuntis kaj ŝtelis parton de la retablo datiĝanta de la 16-a jarcento, troviĝanta ĉe la enirejo de la dekstra transepto. Nur post 7 monatoj, la ŝtelita parto de la retablo estis retrovita en Nederlando kaj solene redonita al monsinjoro de Ornellas, episkopo de la eklezia provinco de Rennes por esti relokita je sia origina loko[6] Statueto jam estis ŝtelita en 1975[6].

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

En la kapelo dirata Saint-Malo troviĝas la pentraĵo de sankta Margareta, verko de Pierre Mignard datiĝanta de la 17-a jarcento. Tiu pentraĵo estas kopio de tiu de Rafaelo, kiu pendas nun en la muzeo Louvre. La pentraĵo estas klasita historia monumento de 1994[7].

En la kapelo Saint Michel, admirebla estas la statuo de Sankta Anna, kopio de verko de la 15-a jarcento.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

Necesas citi ankaŭ la orgenojn de la 19-a jarcento, akiritaj per la multaj donacoj al la lokaj preĝejoj, faritaj de Napoleono la 3-a okaze de lia vojaĝo en Bretonio en 1858.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. citita de Michel Gallet, Les architectes parisiens du XVIIIe, pp. 413-414
  2. Arch. nat. 0¹ 1904-5
  3. 3,0 3,1 3,2 Michel Gallet, Les architectes parisiens du XVIIIe, paĝo
  4. Arch. nat. G⁹ 156
  5. Palissy, PM35000818
  6. 6,0 6,1 6,2 Palissy, PM35000416
  7. Palissy, PM35000417.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Michel Gallet, Les architectes parisiens du XVIIIe, Paris, Éditions Mengès, 1995 (ISBN 2856203701)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Bretonio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Bretonio
Portalo pri Rennes Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Rennes
Portalo pri kristana arkitekturo Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri kristana arkitekturo
Portalo pri Historiaj monumentoj Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Historiaj monumentoj