Keltibera montareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝe, la Keltibera Montareo

Keltibera Montareo (hispanlingve Serranía Celtibérica) estas la nomo donata al teritorio de Hispanio formata de municipoj ĉirkaŭ la Iberia Sistemo kaj apudaj areoj, kies komuna trajto estas la tre mallalta loĝdenseco, pro kio ĝi ricevas neformale ankaŭ la nomojn Laponio de la Sudohispana Laponio.[1] La areo ne havas oficialan agnoskon (ili formas parton de entute dek provincoj en kvin regionoj laŭnome oficiale aŭtonomaj komunumoj), sed suferas problemojn komunajn kaj foje unuiĝis en komunaj protestoj aŭ iniciatoj.

La areo ricevas sian nomadon de la keltiberoj, antaŭromia popolo kiu loĝis tie en la antikveco.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Keltibera ampleksas surfacon de 65.489 km² kie troviĝas 1311 municipoj okupantaj partojn de la provincoj Teruelo kaj Zaragozo en Aragono, Kvenko kaj Guadalaĥaro en Kastilio-Manĉo, Burgoso, Segovio kaj Sorio en Kastilio-Leono, Castellón kaj Valencio en la Valencia Komunumo kaj Rioĥo. Temas pri interna regiono, sen konekto kun la maro, trairata de la Iberia Sistemo, kio kaŭzas ke bona parto de la vilaĝoj estas deklarataj kiel monta areo laŭ la kriterioj de Eŭropa Unio.[3]

La kruta orografio, la alta averaĝa alteco aŭ la diseco de la loĝlokoj estas kelkaj el la faktoroj kiuj klarigas la malaltan disvolviĝon en la infrastrukturoj de komunikadoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En la tuta teritorio, pli ol la 76% de la loĝlokoj distancas pli ol 45 minutojn aŭte de la plej proksima urbo, 40% de la municipoj superas aĝaveraĝon de 50 jaroj kaj la averaĝa loĝdenseco estas 7,98 loĝantoj por km². De tie venas la neformala nomado kiel Suda Laponio, pro tio ke laŭ la aktuala tendenco en malmultaj jaroj la loĝdenseco estos pli malalta ol tiu de Laponio. Fakte, ekzistas areoj, kiel la Universalaj Montoj, kie la denseco estas ankoraŭ pli malalta, atingante la kvanton de 0,98 loĝantoj por kvadrata kilometro.[4]

Entute laŭ la oficiala censo la tuta loĝantaro estas 503.566 homoj kaj nur kvar loĝlokoj superas la 20 000 loĝantojn: Kvenko, Sorio, Teruelo kaj Calatayud, kio kontrastas kun la grandaj metropolaj areoj lokitaj en radiuso de 100 kilometroj de la randoj de la areo kiel Madrido, Valencio, Zaragozo, BilbaoValadolido.

La malalta loĝdenseco estas nur komparebla en Eŭropo kun Laponio aŭ la Altaj Landoj de Skotlando, kvankam kontraste kun ĉi tiuj du regionoj, la Keltiberia Montareo ne havas propran administran dividon, sed inkludas parte teritoriojn de malsamaj eŭropaj regionoj, aŭtonomaj komunumoj kaj provincoj, kio malfaciligas la ricevon de eŭropaj helpoj donataj laŭ ĉiuj niveloj de klasifiko NUTS.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]