Kevin Trapp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kevin Trapp
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1990 (1990-07-08) (33-jaraĝa)
en Merzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Peter-Wust-Gymnasium Merzig
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Kevin Trapp (prononco laŭ sistemo IFA n) estas germana futbalisto. Li naskiĝis la  8-an de julio 1990(nun 1990-07-08) en Merzig, do nun estas 33-jara. Post tri jaroj en la pinta teamo de la klubo Eintracht Frankfurt, ekde la jaro 2015 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain de Parizo, kaj ekde 2019 denove firme apartenas al la antaŭa teamo de la klubo Eintracht Frankfurt. Krome ekde la jaro 2017 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblis per la numero "12". En la la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 li rekoneblis per la ĉemiza numero "22" kaj la Futbala Mondpokalo 2022 denove per la ĉemiza numero "12".