Thomas Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la futbalisto en 2013

Thomas MÜLLER (naskiĝis la 13-an de septembro 1989(nun 1989-09-13) en Weilheim, do nun 25-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion kaj li li iĝis "golreĝo" de la turniro. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "13". Ekde 2002 li estas membro de la futbala klubo FC Bayern München, unue en ties junula teamo, ekde 2007 en la dua vira teamo kaj ekde 2008 en la unua teamo. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "13". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.