Roman Weidenfeller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la futbalisto en 2006

Roman Weidenfeller (prononco laŭ sistemo IFA ʁɔˈmaːn ˈvaɪ̯dənˌfɛlɐ, simpligite [ROman VAJdnfela], naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1980(nun 1980-08-06) en Diez, do nun 34-aĝa) estas germana futbalisto, aktiva kiel golisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.

elegante vestita en 2011

Inter alie li en tiu teamo partoprenas la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon. En la matĉoj de la nacia teamo li rekoneblas per la ĉemiza numero "22". Klube li laŭ stato de somero 2014 membras en la teamo de Borussia Dortmund.