Manuel Neuer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Neuer
Persona informo
Naskonomo Manuel Peter Neuer
Naskiĝo 27-an de marto 1986 (1986-03-27) (37-jaraĝa)
en Gelsenkirchen
Lingvoj germana
Loĝloko Gelsenkirchen
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Gesamtschule Berger Feld
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.manuel-neuer.de/
vdr

Manuel NEUER (naskiĝis la  27-an de marto 1986(nun 1986-03-27) en Gelsenkirchen, do nun 37-aĝa) estas germana futbalisto. Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo kiel golulo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "1", ĉiam rezervita al golulo. Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, la Futbala Mondpokalo 2018, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022 li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Futbala Mondpokalo 2014, kiun venkis la germana teamo, kaj en kies matĉoj li elstaris per kuraĝaj manovroj, li ricevis la premion "ora ganto" por la plej bona turnira golisto.

Manuel Neuer en 2018