Bernd Leno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernd Leno
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1992 (1992-03-04) (32-jaraĝa)
en Bietigheim-Bissingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo sen valoro
vdr

Bernd Leno - naskiĝis la  4-an de marto 1992(nun 1992-03-04) en Bietigheim-Bissingen, Baden-Virtembergo, do nun 32-jara - estas germana profesia futbala golisto. Ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2008 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de futbalklubo de lia naskiĝurbo, poste de la klubo VfB Stuttgart inter la jaroj 1998 (tiam 6-jara) kaj 2009, li ekde 2009 daŭrigis sian karieton kiel profesia futbalisto de la klubo VfB Stuttgart, kaj ekde la jaro 2011 apartenas al la 1-a vira teamo de la klubo Bayer 04 Leverkusen. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "12", same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021.