Niklas Süle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niklas Süle
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1995 (1995-09-03) (28-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Niklas Süle estas germana futbalisto. Li naskiĝis la  3-an de septembro 1995(nun 1995-09-03) en Frankfurto ĉe Majno, do nun estas 28-jara. Ekde la jaro 2017 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Bayern München de Munkeno. Krome ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "15", same en la germana teamo de la sekva Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj en tiu de la Futbala Mondpokalo 2022.