Jérôme Boateng
Jérôme BOATENG (naskiĝis la 3-an de septembro 1988 en Berlino-Wilmersdorf, do nun 24-aĝa) estas germana futbalisto. Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Inter alie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20".
|
||||||