Kleomedes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kleomedes (Κλεoμήδης) estas aŭtoro de verko pri astronomio en greka lingvo. La verko havas la titolon "Pri la moviĝo de la ĉielaj korpoj" kaj ampleksas du librojn en antikva senco. Tiu verko estas nia nura fonto de informoj pri la aŭtoro, ĉar aliaj ne estas konservitaj.

Enhavaj kaj lingvaj indikoj probabligas, ke ĝi estas verkita meze de la dua jarcento p.k. La verko ŝajne servis kiel lernolibro pri astronomio por la tiamaj "universitataj" aktivecoj. Sed ĝi ŝajne ne estas kompleta resumo de la stato de la tiama astronomio. La aŭtoro skribas, ke li prenis multon de Poseidonios. Neklara estas, kial li ne uzis la eltrovojn de Ptolemeo.


Tri rimarkindaj detaloj el la enhavo:

  • detala priskribo de la metodo, per kiu Eratosteno kalkulis la ĉirkaŭmezuron de la tero (1,10 (§ 52ktp.)).
  • resumo de argumentoj por la globo-formo de la tero (1,8 (§ 40 ktp.)).
  • la aŭtoro polemikas je unu loko tre forte kontraŭ Epikuro - ne nur kontraŭ ties doktrinoj, sed ankaŭ kontraŭ ties lingva stilo (2,1 (§ 86 ktp.)). Per tio Kleomedes montriĝas kiel fervora ano de la doktrinoj de la Stoa.

Literaturo [redakti]

el vikipedio germana

  • Cleomedis de motu circulari corporum caelestium libri duo eld. Hermann Ziegler, Leipzig 1891. (Teksto kun latina antaŭparolo kaj latina traduko)
  • Kleomedes, Die Kreisbewegung der Gestirne traduko en la germanan kaj komentariita. Arthur Czwalina, Leipzig 1927
  • Hans Weinhold, Die Astronomie in der antiken Schule. (La astronomio en la antikva lernejo) München 1912
  • Jürgen Mau, artikolo Kleomedes, en: Der Kleine Pauly, Band 3, Stuttgart 1979, Spalte 239ff.
  • Winfried Schumacher, Untersuchungen zur Datierung des Astronomen Kleomedes. Dissertation Köln 1975. (Esploroj pri la datumumo de la astronomo Kleomedes, disertacio Köln 1975)

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Literaturo de kaj pri Kleomedes en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko