Knezovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Knezovec, hungare Gyümölcsfalva [djumolĉfalva] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Međimurje (provinco), en municipo de Šenkovec.

Bazaj informoj

Loknomo

La historia hungara loknomo estis Zászádfalu.

Situo

Historio

La kampoj de la vilaĝo longe apartenis al estroj de Csáktornya. En 1900 vivis tie 192 homoj (ĉiuj kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Gyümölcsfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio kaj ekde 1991 de Kroatio.

Vidindaĵoj