Kosmopolita distribuo (biologio)
En biogeografio, kosmopolita distribuo aŭ tutmonda distribuo estas stato esti trovata preskaŭ ĉie ajn tra la mondo. Tia taksono, ekzemple genro, oni povas signi kiel kosmopolita. La termino ankaŭ aplikiĝas al certaj malsanoj. Kutime, la nocio havas mallarĝan signifon : kosmopolita specio troveblas en tuta la planedo, sed nur tie kie la vivocirkonstancoj konvenas al siaj bezonoj. Ekzemple, la palearkta ordinara senecio kiu perhome disvastiĝis tra la mondo, ne troveblas en tropikaj arbaroj. Tiel oni povas nuanci la nocion, kaj ekzemple paroli pri "kosmopolite tropika", kiu signifas ke specio troveblas en ĉiuj tropikaj regionoj de la tero.
Ekzemploj de kosmopolitaj specioj kaj taksonoj :
- Homo
- Lepismo
- Multaj cetacaj specioj, inkluzive granda orcino
- Bruna rato ( Rattus norvegicus )
- Migra falko
- Diversaj specioj de blatoj
- Familio de hirundedoj
- Familio de strigedoj
- Familio de korvedoj