Kredokonfeso
La kredokonfeso aŭ kredo-simbolo (latine "Credo" - „mi kredas“, de credere = kredi) estas parto de la kristana diservo. Mallongaj versioj estas konataj ekde la malnova eklezio, antaŭ ĉio en la funkcio de baptokonfesoj, tamen ne entenata en ĉiuj liturgiaj formoj. En la diferencaj kristanaj eklezioj la Kredo aperas ĉe la diversaj partoj de la diservo, kutime tamen lige kun la bapto aŭ la evangelia proklamo.
Formoj
Kiel tekston de la Kredo la katolika kaj la ortodoksa liturgiojn utiligas la t.n. nicean Credo-n. Ĝi estas la Kredo, kiu estas uzata en la diservoj de ĉiuj kristanaj eklezioj. Tamen la nicea Kredo en la okcidentaj eklezioj estas parolata kun la aldono de la Filiokvo, male en la ortodokxaj eklezioj en la praformo sen Filioque. Ekde la liturgireformo en la katolika eklezio oni uzas ofte la pli mallongan, t.n. apostolan Kredo-n. En la evangelaj eklezioj la apostola Kredo estas la kutima konfeso ekde la reformacio; la nicean oni plejofte deklamas dum speciale solenaj eventoj aŭ en ekumenaj diservoj.
Teologia Funkcio
Teologie la kredokonfeso estas konfirmo de la ĝusta kredo, por dislimigi sin de la herezo ene de la kristanaj eklezioj. Ja ekzistas en modernaj diservoj ankaŭ konfesformoj, kiuj esprimas la propran kredorigardon, sed tio ne estas la praa funkcio. Je la komenco la Kredo precipe rilatas kun la bapto. Poste oni uzis ĝin pli forte kiel kredodokumento, per kiu oni povas pruvi la legitimecon de la propra kredo. Tial en la plejmultaj eklezioj la Kredo ankaŭ hodiaŭ staras en konekto kun la evangelia proklamado kaj la bapto:
- En la katolikismo kaj la ortodoksismo oni parolas la Kredo-n kiel ero de la ordinariumo kutime je dimanĉoj kaj festotagoj inter prediko kaj porpetoj. Gix estas ero de la vortodiservo. La kredantoj konfesas antaŭ la komunio denove la fidon, kvazaŭ kiel kondiĉo, ĉar laŭ katolika kompreno la kredo prezentas la kondiĉon por la komunikomunumo. Je tiu ĉi punkto de la meso ankaŭ en la antikva epoko la ankoraŭ ne baptitoj, kiuj do formale ja ne akceptis la kredon, devis forlasi la diservon.
- En la protestantismo la loko de la kredokonfesado estas tiu parto de la diservo titolita per „evangelio kaj konfeso“. Tio signifas: La kredokonfeso estas deklamata aŭ antaŭ aŭ post laprediko, se en la diservo ne okazis bapto.
- En la Islamo, "Mi atestas ke nenia dio ekzistas krom Dio, kaj mi atestas ke Mohamedo estas la sendita de Dio" (Aŝadu an la ilala il alah ŭa aŝadu anna muĥamadam raĉululah) estas la kredokonfeso.
Historio
Supozeble la Kredo fontas en la fruegaj komencoj de la kristanismo en la prakomunumo de Jerusalemo, sed ĝi limitiĝis je la baptorito. Nur poste patriarko Timoteo de Konstantinopolo enprenis ĝin en la orientan liturgion. En la okcidento la 3-a koncilio de Toledo en Hispanio alprenis gixn en la mesliturgion en la jaro 589, kiam reĝo Rekared konvertiĝis de la arianismo. Supozeble herezoj estis la kaŭzo, konfesi la kredon ne nur ĉe la bapto, sed je ĉiu meso. Tiutempe oni preĝis la Kredo-n antaŭ la Patro Nia, tenante ĝin kiel antaŭkondiĉo por la komunio. Ekde Hispanio la Kredo iris kiel parto de la liturgio en la Frankan Imperion, kie ĝi disvastiĝis dum la 8-a jarcento. Papo Leono la 3-a oficiale permesis la kantadon de la Kredo dum la meso post demando de Karolo la Granda en la jaro 810. Nur en 1014 Benedikto la 8-a enprenis la Kredo-n en la roman liturgion, onidire laŭ deziro de imperiestro Henriko la 2-a, kiu okaze de sia koronado kiel imperiestro miris pri la manko de la Kredo en la roma liturgio.
Teksto
Latine | Esperante |
---|---|
|
|
La laŭvorta traduko de la Credo legiĝas "mi kredas". La katolika eklezio tamen decidis dum la Dua Vatikana Koncilio, traduki tie anstataŭe per "Ni kredas". Parte la evangeliaj eklezioj aliĝis al tio.
Ceremonioj
La ceremioj de la komunumo je la Kredo estas simplaj: Je la vortoj "Et incarnatus est de Spiritu Sancto ex Maria Virgine, et homo factus est" ĉiuj kliniĝas. Dum kristnasko kaj je la altfesto de la profetaĵo de la Sinjoro oni kliniĝas.
Dum la tradiciita mesrito uzita ĝis la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento en la romkatolika eklezio kaj nun celebrata nur je malmultaj lokoj, la t.n. trenta meso, oni surgenuiĝas je ĉi tiu loko. Krome oni krucosignas sin dum la vortoj "et vitam venturi sæculi".
en la protestantismo ne ekzistas apartaj formoj. Kutime la komunumo parolas la kredokonfesadon starante, dum kiam oni – alie ol dum la preĝado – ne mallevas la kapon, sed rigardas la altarkrucon.