Kulturmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bismarck (maldekstre) kaj la Papo (dekstre) ludantaj ŝakon kiel metaforo al politikigo, de la germana satira revuo Kladderadatsch, 1875.

Kulturmilito (germane: Kulturkampf) estas lukto inter grupoj kiuj apogas diferencajn valorojn pri kulturo, religioideologio. Kverelaj grupoj pro diferencoj inter valoroj, grupaj kulturoj kaj vivstiloj povas montri siajn diferencojn per kontraŭaj politikaj partioj debatantaj en la nacia parlamento. Formante registaron, la partioj provas leĝdoni la oficialajn politikojn laŭ siaj ideologioj.

Ekzemploj de lukto en kultura milito povas esti, kaj fakte ofte estas, liberalismo kontraŭ konservativismo, klerikismo kontraŭ sekularismo aŭ kontraŭ la ŝtato mem, pri diversaj ekologiaj valoroj, homaj rajtoj, minoritataj rajtoj, diferencojn en valoroj inter la urbaj kaj kamparaj areoj, sociekonomiaj valoroj kaj pli.

Pli konkrete, ofta politika taktiko estas uzi la tiel nomatajn kojnajn aferojn (angle: Wedge Issues), por disapartigi la elektantaron de la opozicio en balotsistemon, sed tie oni pritraktas fundamentajn diferencojn pri kulturo en de organizita kaj establita grupo en ŝtato, kiel nacio.

Historie, la esprimo "kultura milito" unue aperis en 1840 en artikolo de la svisa liberalulo Ludwig Snell, kiu traktis la lukton inter la kantonoj kiuj apogis la centrigon de potenco, Federaciismo, en Svislando kaj la kantonoj kiuj rekomendis relativan sendependecon. Sed la termino famiĝis kaj eniris la politikan leksikonon en 1873, sekvante la paroladon de la germana kuracisto kaj parlamentano Rudolf Virchow; la parolado de Virchow traktis lukton inter la Kanceliero de la Germana Regno Otto von Bismarck kaj la Romkatolika Eklezio, gvidita fare de la Papo, lukto nomita fare de Virchow kiel "kultura milito".

La Kultura Milito en Germanio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturkampf.

Bismarck vidis la Romkatolikan Eklezion, ekde la komenco de sia permanenta ofico kiel kanceliero, kiel la ĉefa interna malamiko endanĝeriganta la pacon kaj ordon de Germanio. Katolikoj konsistigis proksimume trionon de la germana populacio dum la cetero de la kristana populacio estas protestanta. Granda parto de la katolikoj estis la polaj civitanoj de Prusio, malplimulto kun naciismaj kaj danĝeraj tendencoj, en la okuloj de la kanceliero. La kontraŭ-katolika politiko de Bismarck estis efektivigita en 1870 en Prusio kaj 1871 en la tuta Germanio sed ĝia influo ekster Prusio estis relative malgranda. Pastroj kaj episkopoj estis malliberigitaj aŭ ekzilitaj ekster la limoj de Germanio, la ordenoj de la katolikaj monaĥoj estis malpermesitaj kaj la plej multaj monaĥejoj estis fermitaj. Ankaŭ la plej multaj el la katolikaj eklezioj en Prusio estis fermitaj kaj la katolika eduka sistemo aboliciita. Bismarck atakis la koncepton de la papo mem, precipe post kiam Vatikano starigis novan dogmon en 1871, laŭ kiu la papo neniam eraras. Bismarck vidis la papan institucion kiel konspira forto por transpreni la mondon kaj li ankaŭ provis persvadi la gvidantojn de aliaj landoj por agi kontraŭ ĝi kaj aliĝi al la kultura milito kontraŭ la Romkatolika Eklezio, sed sen multe da sukceso.

La celoj kaj kialoj de la Germana Kultura Milito estis:

  • La prusa intelektularo vidis la Romkatolikan Eklezion kiel konservativa, blokigema de progreso kaj tro-sendependa faktoro.
  • La protestantoj rigardis per malamikaj okuloj la fakton ke la katolika eklezio estis subigita al la Vatikano kaj al la papo kaj ne al la prusa kaj germana centra registaro kaj vidis tion kiel provon transpreni, interveni kaj influi eksterlandan potencon.
  • La katolikoj en Germanio estis organizitaj en sendependan katolikan partion - nome la "Centra Partio", kiu estis en opozicio al la Bismarck-registaro en la germana imperia parlamento. La Kultura Milito kontraŭ la katolikoj ankaŭ estis la milito de Bismarck kontraŭ tiu opozicio.
  • La furioza malamo de Bismarck kontraŭ la pola katolika malplimulto en Prusio ardis. Li vidis ilin kiel konstantan malamikon de la imperio, de karaktero kontraŭa al la spirito de la germana popolo. Lia politiko gamis de la forigo de poloj de ĉiuj administraj, registaraj kaj instruaj pozicioj ĝis la postulo por la detruo kaj elpelo de tiu malplimulto.

Poste la Kultura Milito de Bismarck malsukcesis kaj la kialoj de tio estis:

  • La severaj persekutoj igis la katolikan loĝantaron kuniĝi en potencan politikan forton batalantan kontraŭ la subpremo per parlamentaj iloj. La katolika "Centra Partio" fariĝis potenca kaj granda politika forto kompare kun la protestantaj kaj maldekstraj liberalaj partioj, multaj kaj konfliktantaj partioj.
  • La timo de la protestantaj partioj kontraŭ la ascendo de la laika kaj kontraŭklerikala maldekstro.
  • La transiro de la propra partio de Bismarck, nome la "Konservativa Partio", por subteni la katolikan "Centran Partion". La "Konservativa Partio" de la Prusaj Junkeroj havis multajn ekonomiajn interesojn kaj ili timis, ke tiuj estus damaĝitaj per la kulturmilito kaj la ascendo de la socialisma maldekstro, la Germana Progrespartio kaj la Nacia Liberala Partio.

En 1874 la "Centra Partio" iĝis la dua plej granda en la germana ĝenerala parlamento. En 1878 Bismarck akordiĝis kun la papo Leono la 12-a kaj komencis kunlabori kun la "Centra Partio". La liberalaj partioj aliĝis al la opozicio kune kun la maldekstraj partioj. En la sekvaj jaroj okazis politika ŝanĝo kiu kondukis al nova lukto de Bismarck, la konservativaj katolikoj kaj protestantoj kontraŭ la socialisma maldekstro kiu iĝis, siavice, la malamiko de la imperio.

La Kultura Milito en Belgio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kulturmilito okazis en Belgio inter la jaroj 1879-1884 kaj ankaŭ estis nomita la "Eerste schoolstrijd", nome la Unua Lerneja Milito. Ĝis 1879 la bazlernejoj en Belgio estis gviditaj fare de la Romkatolika Eklezio. Tiun saman jaron, la liberala plimulto en la belga parlamento, gvidita fare de Frere Orban, aprobis leĝon permesantan la establadon de laikaj bazlernejoj prizorgitaj fare de la ŝtato. La Romkatolika Eklezio eligis bojkotordonon de tiuj lernejoj sed malgraŭ tio, pli ol 3000 sekularaj bazlernejoj estis establitaj. Kiel en Germanio, tiel ankaŭ en Belgio, tiu ĉi kultura milito nur fortigis la Katolikan Partion. Ĝi gajnis plimulton en la senatelektoj en 1884 kaj aprobis novan edukleĝon kiu reestigis la kontrolon de la Romkatolika Eklezio en bazlernejoj.

En 1950, alia kultura milito ekis en Belgio, nome la "Dua Lerneja Milito". En la sama jaro ekregis la "Kristan-Socialisma Partio", kies ministro pri edukado multe pliigis la buĝeton kaj subvenciojn por privataj lernejoj, kiuj plejparte estis katolikaj. La liberalaj kaj socialismaj partioj difinis tion kiel "militdeklaron". Kiam tiuj du partioj ekregis en 1954 ili aboliciis la monhelpon por katolikaj lernejoj kaj malpermesis al katolikaj pastroj sen instruatestilo instrui en lernejoj. Kiel rezulto, granda protesta movado ekestis kontraŭ la registaro kaj ĝi estis devigita, en 1956, eldoni la "Lernejan Interkonsenton" kiu permesas en Belgio la ekziston de du edukaj sistemoj, nome kaj katolika kaj laika, laŭ kiuj ĉiu gepatro rajtas elekti la sistemon kiun ili opinias pli taŭga.

La Kultura Milito en Usono[redakti | redakti fonton]

Amaskunveno por Propono 8, objekto dum la Kalifornia baloto en 2008 por malpermesi samseksan edz(in)econ.

La esprimo "kultura milito" unue aperis en Usono en 1991 sekvante la libron de konata sociologo James Davison Hunter, titolitan "Kultura milito: la lukto por difini Amerikon". En ĉi tiu libro, Hunter levis kelkajn temojn - aborto, armilvendo, apartigo de eklezio de ŝtato, privateco, leĝigo de malfortaj drogoj, samseksemo kaj cenzuro. Li argumentis, ke en ĉi tiuj aferoj, kreskanta polusiĝo kaj fendiĝo kreiĝas en usona socio inter populacioj rekomendantaj la valorojn de konservativismo kaj tradiciismo kaj populacioj rekomendantaj la valorojn de liberalismo kaj progreso. Tiu ĉi disiĝo tiom kreskis, ke en Usono formiĝas du apartaj usonaj komunumoj pri ĉiuj ĉi tiuj aferoj sed kunigitaj pri aliaj aferoj kiel eksterlanda politiko, ekonomia politiko kaj patriotismo.

Ĉe mitingo por la nomumo de George W. Bush la aĝa kiel prezidanto de la Respublikana Partio, unu el liaj subtenantoj argumentis en sia parolado, ke ekzistas religia milito en Usono pro la usona psiko, milito pli danĝera ol la Malvarma Milito. Laŭ li, la rivala kandidato (Bill Clinton el la Demokrata Partio) volas trudi al Usono dekretojn, kiujn "la lando de Dio" kiel Usono ne povas akcepti. Tiu ĉi parolado poste ricevis la titolon "Kulturmilita Parolado de Respublikana Partio".

En tiuj jaroj, la Kristana Koalicio de Usono, konservativa-ekstremisma movado fondita en Usono kiu traktis specife reziston al aborto, samseksa edz(in)eco, samseksemo, limigi la vendon de liberaj armiloj al civitanoj, kaj pli. Okazis ankaŭ ekscitita debato pri la studo de usona historio en lernejoj - instruado kiel "heroa historio" aŭ kiel "kritika historio". En 2004, post la filmo "La Pasiono de Kristo" aperis multnombraj artikoloj kontraŭ "la Holivuda maldekstro kiu komplotas fortranĉi kristanajn kulturajn kaj moralajn valorojn de la korpo de la usona nacio."

Dum la balotkampanjo de prezidanto Obama, li estis atakita de la Respublikana Partio kaj precipe de ĝia dekstra flanko - la "Tea Partio", ke li malobservas diversajn valorojn de la usona nacio kiel religiaj valoroj, traktado de samseksemuloj, samseksaj geedziĝoj, leĝigo de mildaj drogoj kaj rajtoj de minoritataj kaj enmigrintoj, tio ĉi super la rajtoj de la "veraj" usonanoj.

La Kultura Milito en Israelo[redakti | redakti fonton]

Eĉ antaŭ la starigo de la ŝtato, ideologiaj luktoj okazis en la lando inter grandaj publikoj kun malsamaj kaj kontraŭaj vidpunktoj. Granda parto de tiuj luktoj daŭris eĉ post la establado de la ŝtato ĝis hodiaŭ. Estis luktoj inter religiaj kaj laikaj, inter maldekstro kaj dekstro, inter tiuj kiuj kontraŭas kaj neas setladon en la palestiniaj teritorioj, inter aŝkenazoj kaj mizraĥoj kaj pli. Granda parto de tiuj luktoj certe renkontas la kriteriojn de difino de "kultura milito" fare de historiistoj kaj sociologoj. Sed la termino mem unue aperis en Israelo nur en 2013, kiam la debato eksplodis pri la sendevigo de rekrutado ankaŭ de jeŝivaj studentoj kiel ĉe la cetero de la populacio. Sekve al debato en la Kneset, kiam ultra-ortodoksa partiano deklaris, ke liaj elektantoj malobeu la leĝon, li estis akuzita "pafi la unuan pafon en kulturmilito." Tiel, la temo de rekrutado de jeŝivaj studentoj kaj la protestmovadoj kiuj manifestaciis sur ambaŭ flankoj iĝis kultura milito. Tiu ĉi koncepto penetris en la konscion de ĵurnalistoj kaj publiko kaj estis ofte uzata ekde tiam.

Kun la paso de la tempo, la kromnomo "kultura milito" estis etendita al debatoj kun la ultra-ortodoksuloj koncerne leĝojn prezentitajn koncerne GLAT-rajtoj kaj libereco de movado helpe de amastransporto dum Ŝabato [1].

Kultura milito en aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

GLAT-liberaj zonoj en Pollando (ruĝe) ekde januaro 2020.
  • Kanado - Tie difinita kiel "kultura milito" estas debato kiu daŭras ĝis hodiaŭ inter la Liberala Partio kaj la Konservativa Partio pri la traktado de la diversaj kanadaj indiĝenoj, rasismo, homofobio, la francaj kaj anglalingvaj sekcioj kaj okcidenta kaj orienta Kanado, kaj la ŝtat-religia rilato.
  • Aŭstralio - En la jaroj 1996-2007, ekscitita debato ekis en Aŭstralio inter konservativaj kaj liberalaj fortoj pri la sinteno de la ŝtato direkte al ĝia indiĝena popolo kaj la prezento de tiu sinteno en la histori-libroj, muzeoj kaj artaĵoj de Aŭstralio. Tiu kulturmilito finiĝis kun la aŭstralia registaro pardonpetanta al la aborigenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]