Kunhegyes
Kunhegyes [kunhedjeŝ] estas urbo en departemento Jász-Nagykun-Szolnok en orienta Hungario.
Bazaj informoj
Geografio
Kunhegyes situas sur ebenaĵo, ne tro for de rivero Tiso, pli precize ĉe Tiso (lago), kiu estas artefarita lago pro baraĵo tra la rivero.
Historio
La unua mencio okazis en 1311 en formo Hegyesegyháza (=pinta eklezio). Baldaŭe kumanoj alvenis kaj parte havis la vilaĝon. En 1683 la Dum la komunumo senhomiĝis. La rehomiĝo okazis ekde 1698. Post kelkaj jaroj la Habsburgoj senrajte forprenis aŭtonomion de kumanoj, sekve ili devis esti simplaj servutuloj. En 1705 la serboj bruldetruis la vilaĝon. En 1811 la vilaĝo ricevis rangon kampurbo, en 1970 iĝis grandvilaĝo, ekde 1989 urbo. En 1919 la rumanoj okupis la urbeton.
Vidindaĵoj
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1836
- impona klasikisma Kalvinana preĝejo (Kunhegyes) el la 19-a jarcento, la turoj estas 48 m-ojn altaj
- skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) de 2000 kaj pri kumana ĉevalisto de 1986
- baroka domo pri salo de 1739, nun biblioteko
- monumento pri revolucio en 1956 de 2006
- urbodomo de 1878
- klasikisma sinagogo el la 19-a jarcento
- ventomuelejo de 1859
- termala banejo
Famuloj
- En Kunhegyes naskiĝis kaj mortis Ferenc Zsigmond (literaturhistoriisto).
- En Kunhegyes naskiĝis matematikisto Gábor Szegő.