László Baksa Soós
László Baksa Soós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Baksa Soós László |
Naskiĝo | la 28-an de aprilo 1910 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 10-an de oktobro 1985 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
László Baksa Soós [lAslO bakŝa ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baksa Soós László estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia filo estis (laŭ necerta informo) János Baksa-Soós.
László Baksa Soós [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1910 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 1985 (laŭ alia informo la mortotago estas la 21-a) en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Baksa Soós akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1930. Li debutis post 2 jaroj en trupo de Artúr Bárdos, poste en diversaj avangardaj trupoj. Inter 1937 kaj 1945 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1948 li gvidis laboristan teatran trupon, post 3 jaroj li estis reĝisoro de Teatro Déryné. Ekde 1953 ĝis sia morto li estis ĉefreĝisoro de la Hungara Radio.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Friedrich Schiller: Wilhelm Tell - Leuthold
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Michelangelo
- Ferenc Herczeg: Ocskay brigadéros - Czeglédi
- Viktor Rákosi: Elnémult harangok - Gáspár
Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ne kérdezd, ki voltam (1941) - verkisto (ĉefrolo)
- Ópiumkeringő (1942)
- Valamit visz a víz (1943)
Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Molière: Tartufo
- Ernő Urbán: Tűzkeresztség
Elektitaj radiaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- András Berkesi: Sellő a pecsétgyűrűn
- Ŝekspiro: Somermeznokta sonĝo
- Bertolt Brecht: Állítsátok meg Arturo Uit!
Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de John Le Mesurier kaj aliaj [2]