László Benedek (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Benedek
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1905 (1905-03-05)
en Budapeŝto
Morto 11-an de marto 1992 (1992-03-11) (87-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germanaanglahungara
Ŝtataneco UsonoHungario
Okupo
Okupo filmreĝisoro • televida reĝisoro • filmmuntistoscenaristoĉefkameraisto • reĝisoro
vdr

László Benedek [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek László estis hungara-usona reĝisoro, helporeĝisoro, filmmuntisto. Lia origina familia nomo estis Berger, lia persona nomo estis Laslo en Usono.

László Berger[1][2] naskiĝis la 5-an de marto 1905 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de marto 1992 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Benedek devenis el juda familio. Li studis psikoanalizon en Vieno, sed li komencis ankaŭ fotadi, poste li estis jam vickameraisto kaj filmomuntisto en Budapeŝto kaj Berlino. Pro la komenciĝinta naziismo li rifuĝis al Usono, kie li estis helporeĝisoro de en:Joe Pasternak. Baldaŭ li faris ĉiuspecajn filmajn laborojn en pluraj lokoj, eĉ li havis firmaon en Holivudo. Post la 2-a mondmilito li jam estis memstara reĝisoro. Ekde la 1970-aj jaroj li instruis en pluraj akademioj kaj universitatoj, fine en 1977 li plene retiriĝis. Li ricevis premion en 1952. Li edziĝis en 1939 kaj 1950.

Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Geliebte (1927)
  • Hyppolit, la lakeo (helporeĝisoro, 1931)
  • Iza néni (helporeĝisoro kaj filmomuntisto, 1933)
  • A csókos bandita (1948)
  • Morto de Komizo (filma adapto, 1951)
  • Kinder, Mütter und ein General (1955)
  • Daring Game (1968)
  • The Night Visitor (1971)

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Secret of Stamboul (1936)
  • Recours en grâce (1960)

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Schlock (1973) - policano
  • King Kongs Faust (1985) - kolektanto en Anglio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]