La Persoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
DRAMOJ
“LA PERSOJ”
Porteto de Dario sur greka vazo.
esperaranta itolo de la verko = ”La Persoj”
orogina titolo = Πέρσαι
genro = dramo aŭ tragedio
aŭtoro = Esĥilo
origina lingvo = antikva greka lingvo
sceno = reĝa palaco en Suzo, ĉefurbo de Persiojj
publika reprezento = 472 a.K. en Ateno
teatrejo = Teatro de Dionizo apud la Akropolo en Ateno
unua reprezento en Granda Grekio = inter la jaroj 472 kaj 469 antaŭ Kristo en Sirakuzo (Sicilio)
roluloj = Atoso (patrino de Kserkso), fantomo de Dario patro de Kserkso, Serkso la 1-a imperiestro de Persio, mesaĝisto, kaj greka ĥoro (plenaĝuloj konsilistoj de Kserkso).

La Persoj (laŭ la greka origina lingvo Πέρσαι = Persaj) estas unu el la tragedioj de Esĥilo, ludita unuafojon en 472 a.K. en Ateno. Temas pri la absolute unua teatra verko atinginta nian epokon[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La tragedio estas lokita en Suzo, rezidejo de la reĝo de Persio, kie Atoso, patrino de la reganto Kserkso, kaj kortegaj elstaruloj maltrankvile atendas la rezulton de la batalo ĉe la insulo Salamis (480 a.K.).

En sombra etoso antaŭsentema pri mornaj eventoj, la reĝino ekrakontas pri angora sonĝo ĵus farita en la nokto. Tuj poste alvenas mesaĝisto kiu portas la anoncon pri la totala katastrofa malvenko de la Persa armeo. La batalo estas akurate rakontata ankaŭ per la priskribo de la ŝiparmeoj,[2] sekve per la analizo de la fazoj de la konflikto kaj fine per la afliktiga kondiĉo de la ŝipoj kaj putriĝantaj en la maro kaj de la postrestintaj soldatoj ĉiobezonataj sed senhelpaj.

Lamentoj kaj ploroj plenigas la scenon ĝis la apero de la forpasinta patro de Kserkso, Dario, edzo de Atoso. La fantomo allasas etikan eksplikon pri la milita katastrofo ĝin juĝante justa puno pro la hibris (aroganteco) pri kiu sin makulis la filo, kiu aŭdacis provi konkeri la Egean maron per sia ŝiparmeo.

Alvenas fine la responsulo, nome mem la reĝo Kserkso, malvenkita kaj senenergia, kiu kunigas sian senesperan lamenton al tiu de la ĥoro, en funebra kanto kiu fermas la tragedion.

George Romney (1734 - 1802):
La fantomo de Dario aperas al Atoso.

Komento[redakti | redakti fonton]

Historia dramo[redakti | redakti fonton]

Temas pri la tragedio plej antikva inter la integre alvenita ĝis nun, kaj senvualas la aŭrorojn de la teatra arto, ĉar kiam ĝi estis surscenigita, la teatraj ludoj en Ateno estis jam aperintaj de nur sesdekoj da jaroj.

La verko procedas tra iuj tipaj karakterizoj de la plej arkaikaj teatraĵoj: manko de strukturo kiel la prologo, la malgranda nombro de roluloj, la simpleco de la intrigo, kaj plue la ekscesa gravo atribuita al la ĥoro, kiu ĉikaze estas formita de ero de plenaĝaj konsilistoj de la reĝo.

Aliflanke, la verko elmontras apartan karakterizon en la korpuso de la tragedioj restintaj: ĝi estas la unika kiu pritraktus historian temon, anstataŭ reiri al la mitologio: la historia evento estis okazinta apenaŭ 8 jaroj antaŭe, nome en 480 a.K. Pro kio sendube multaj el la spektantoj (kun, laŭhipoteze, la sama Esĥilo) en ĝi estis partoprenintoj. Jen do ke la dramo de reĝo Kserkso ofertis gravan paĝon de historio al la atenaj civitanoj, kiuj kun saĝa strategio estis sukcesintaj reĵeti malamikan armeon tre pli grandan kaj armitan ol la ilia.

La batalo inter grekoj kaj persoj fariĝas, do, simbole la milito inter despota kaj nekapabla bremsi sian arogantecon (ὕβϱις, hibris) reĝo, kaj la demokrata sistemo kie la popolo estis la kontrolanto de la povo.

Esĥilo, ĉikaze, ne estis la inventisto de la tragedio temanta historion: oni estas informita pri du tragedioj de Friniko, (La kapto de Mileto kaj la Fenicinoj), reirantaj respektive al 490 a.K. ĉirkaŭ kaj al 476 a.K., kiuj profitis de epizodoj de la milito inter grekoj kaj persoj.

La trilogio[redakti | redakti fonton]

La verko estas parto, laŭ la rekonstruo de filologoj, de tragedia trilogio kiu, do, entenis ankaŭ Fineon kaj Glaŭkon (diritan ankaŭ Glauko Potnieo), al kiu aldoniĝis la satira dramo Prometeo kiu ekflamigas la fajron. Tia rekonstruo, tamen, pridubindas ĉar kutime Eĥilo uzis trilogion ligitan (nome tri tragedioj kiuj rakontas unikan longan historion), dum tiu hipoteza trilogio ne montrus unikan rakontan intrigon.

Oni hipotezis, tial, ke la tragedioj de tiu trilogio estis "ligitaj", pli ol per la intrigo, per la alestiĝo de iuj temoj kaj memorindaĵoj. Aparte, ŝajnus ke la kontraŭmeto inter Eŭropo kaj Azio (tre evidenta en la milito inter grekoj kaj persoj) reaperus en la personoj de Fineo kaj Glaŭko: Fineo loĝas en la eŭropa marbordo de Bosporo, dum Glaŭko estas prapatro de la reĝoj de Likio, regiono de la Malgrandazio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Esĥila tragedio nun legeblas en malmultaj pergamenaj manuskriptoj kopiitaj en mezepokaj monaĥaj skribejoj.
  2. En la verko estas longa priskribo pri la konsisto de la armeoj, preskaŭ kiel en katalogoj de la helenaj epopeoj, kies ekzemplo plej konata estas la katalogo de la ŝipoj de la dua kanto de Iliado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eschilo, Sofocle ed Euripide, Il teatro greco - Tragedie, a cura di Guido Paduano, BUR, 2006. ISBN 978-88-17-00971-3
  • Giulio Guidorizzi, Letteratura greca, da Omero al secolo VI d.C., Mondadori, 2002. ISBN 978-88-88242-10-1
  • Vincenzo Di Benedetto ed Enrico Medda, La tragedia sulla scena, Einaudi, 2002. ISBN 978-88-06-16379-2
  • H.C. Baldry, I greci a teatro, Laterza, 2007. ISBN 978-88-420-0448-6
  • Pierre Grimal, Mitologia, Garzanti, 2005. ISBN 978-88-11-50482-5
  • *Lesky, A. 1981, Ιστορία της Αρχαίας Εληνικής Λογοτεχνίας5, (μτφρ. Α. Γ. Τσοπανάκης), Αφοί Κυριακίδη, Θεσ/νίκη.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tragedioj de Friniko: