La alkemiisto
| La Alkemiisto | |
|---|---|
| Origina titolo | O Alquimista |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Paulo Coelho |
| Eldonado | |
| Eldonjaro | 1988 |
| Urbo | Rio de Janiero |
| Trajtoj | |
| Paĝoj | 158 |
La Alkemiisto (portugale O Alquimista) estas romano de brazila verkisto Paŭlo Coelho. La romano unue eldoniĝis portugale en la jaro 1988 per eta brazila eldonejo. Ek de unua apero de la romano, pli ol 40 miliono da libroj, tradukitaj en pli ol 71 da lingvoj, jam vendiĝis.[1] La libro ankaŭ estas havebla en Esperanto. C Valle ĝin tradukis el la portugala en Esperanton.[2]
La romano estas tre fama kaj jam gajnis multe da premioj. Ĝi gajnis premiojn Nielson Gold Book, Unuiĝinta Reĝlando, en 2004, Grand Prix Litteraire Elle, Francujo, en 1995 kaj Corine Internationaler Buchpreis, Germanujo, en 2002.[3]
Enhavo |
Rakonto [redakti]
La Alkemiisto estas rakonto pri knabo, kiu loĝas en Hispanujo. La knabo havas la nomon Santiago kaj li estas ŝafisto. Unu nokton li sonĝas pri trezoro kaj decidas plenumigi la sonĝon. Infano en lia sonĝo montras al li, ke trezoro de lia vivo kaŝas apud piramidoj en Egipto. Lia vojaĝo komencas, kiam li decidas, ke li iros al Egipto kaj malkovros la trezoron. Dum la vojaĝo, li renkontas ciganinon, lernas de reĝo de Salem, lasas Hispanujon, vojaĝas tra nord-Afrikon, renkontas Fatima-on kaj fine, venas al la piramidoj. Dum la vojaĝo, li ne nur malkovras fizikan trezoron, li ankaŭ lernas ekstermondajn lecionojn.
Mencio de Esperanto [redakti]
En la novelo, estas mencio ke la alkemiisto studis Esperanton :
|
Informfontoj [redakti]
- ↑ Harper Collins (2010-11-23). Pri la Libro sur la Retejo de Harper Collins (angla). Alirita 2011-03-30.
- ↑ Katalogo de la Universala Esperanto-Asocio (2007). La Alkemiisto (Esperanto). Alirita 2011-03-30.
- ↑ Spark Notes. Enkonduko al La Alkemiisto (angla). Alirita 2011-03-30.