Labé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Labé en Gvineo
Centro de Labé

Labeo (france: Labé ) estas grandurbo en Gvineo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnomaj distrikto (prefekturo) kaj regiono Labé kaj centro de la montaro Futa Ĝalon.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro:

  • en 1996 %nbsp;49.479 (laŭ censo [1])
  • en 2005 110.000 (laŭ taksado).

La loĝantoj de Labeo estas plejparte fulboj, la lingvo (krom la oficiala franca) estas la loka pulara (Pular, unu el la naŭ cefaj regionaj dialektoj de la fula lingvo).

La urbo estis kaj estas grava komerca centro, kiu allogas komercistojn eĉ el najbaraj landoj Senegalo, Malio. Krome Labeo estas vaste konata pro siaj metiartaj produktoj: teksaĵoj, ŝuoj, mielo.

Labeo estas centro de islamo en Gvineo kaj havas grandan konatan moskeon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fulani Ĝihad ŝtatoj.

La urbo estis fondita ĉ. 1755 de Karamoko Alpha, religia gvidanto, kiu disvastigis islamon en Futa Ĝalon kaj starigis Futa-reĝejon, strikte islaman ŝtaton regata de fulba reĝo.

Komence la ĉefurbo estis Timbo en suda Futa Ĝalon, sed dum la daŭraj kvereloj inter la du ĉefaj familioj, Labeo gajnis pli kaj pli da potenco. Fine, en 1898 provinco Labeo fariĝis propra reĝejo, komplete sendependa de la suda parto en 1901.

En 1905 la francaj koloniistoj konkeris Labeon kaj deportis Alpha Yaya'n, la lastan reĝon, al Dahomey (hodiaŭ: Benino), tiel finiĝis la Futa-reĝejo en Futa Ĝalon. La nun franca protektorato estis reorganizata, Labeo fariĝis distrikta ĉefurbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Labé tropika klimato regas. Jare pluvas po 1544 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter majo-oktobro. La temperaturo varias inter 6-34 C'. Dum la pluvaj monatoj la temperaturo estas pli alta, ol en la seka sezono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 11°19′11″N 12°17′23″W  /  11.31972°N, 12.28972°U / 11.31972; -12.28972 (Labé)