Lancy
Lancy | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) |
Koordinatoj | 46° 11′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 0″ N 6° 7′ 0″ O / 46.18333 °N, 6.11667 °O (mapo) |
Areo | 4,82 km² |
Alteco | 420 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1212 |
Komunumkodo | 6628 |
Pri la komunumo
Lancy estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 27852 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
La urbo Lancy situas sudokcidente de Ĝenevo ĉe la suda bordo de la rivero Rodano. La urbo konsistas el la du partoj Grand-Lancy kaj Petit-Lancy.
Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Ĝenevo kaj Vernier, en oriento al Carouge, en sudo al Plan-les-Ouates, kaj en okcidento al Onex.
Sciindaĵoj
La futbalstadio Stade de Genève, kie okzais tri ludoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 troviĝas sur la teritorio de la urbo Lancy.
Trafiko
Lancy estas konektita al la urba tram- kaj busreto de Ĝenevo. La ĝeneva tramlinio n-ro 15 kaj diversaj buslinioj servas la urbon Lancy.
Lancy disponas ankaŭ pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj Sankt-Margreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Lancy datiĝas el la jaro 1097 kiel Lanciaco.
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la urbo Lancy grekeLancy en la Historia Leksikono de Svislando
|