Le Grand-Saconnex
Le Grand-Saconnex | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo • komunumo en Francio | |||||
| |||||
Kantono | Ĝenevo | ||||
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) | ||||
Koordinatoj | 46° 14′ 0″ N 6° 8′ 0″ O / 46.23333 °N, 6.13333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N 6° 8′ 0″ O / 46.23333 °N, 6.13333 °O (mapo) | ||||
Areo | 4,38 km² | ||||
Alteco | 445 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1218 | ||||
Komunumkodo | 6623 | ||||
Pri la komunumo
Le Grand-Saconnex estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Ĝi havis 10783 loĝantojn je la 31-a de januaro 2009.
Geografio
La urbo Le Grand-Saconnex situas norde de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. Sur la teritorio de la urbo troviĝas parto de la Flughaveno de Ĝenevo kaj la ekspoziciejo Palexpo, kie inter aliaj ekspozicioj okazas ĉiujare la Aŭtosalono de Ĝenevo.
Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Ferney-Voltaire (Francio), en oriento al Bellevue kaj Pregny-Chambésy, en sudo al Ĝenevo kaj Vernier, kaj en okcidento al Meyrin.
Trafiko
Le Grand-Saconnex kune kun la najbara urbo Meyrin lokigas la interkontinentan Flughavenon de Ĝenevo, kiu disponas pri interurba stacidomo kun rektaj trajnkonektoj al Ĝenevo, Laŭzano, Berno, Bazelo, Zuriko kaj aliaj urboj. La urbo ankaŭ estas konektita al la loka bus- kaj tramreto de Ĝenevo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Le Grand-Saconnex datiĝas el la jaro 1128 kiel Saconai. En la jaro 2006 Le Grand-Saconnex atingis kun 10000 loĝantoj la grandeco de urbo.
Ĝemelurbo
Ĝemelurbo de Le Grand-Saconnex estas Carantec en Francio.
Eksteraj Ligiloj
grekeOficiala retejo de la urbo Le Grand-Saconnex grekeLe Grand-Saconnex en la Historia Leksikono de Svislando
|