Listo de arkeologiaj lokoj kun nacia intereso (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La listo de arkeologiaj lokoj kun nacia intereso estis listo kreita de franca ŝtato, entenanta la arkeologiaj lokoj, kiuj estas konsiderataj kiel havantaj intereson pravigantan necesecon, por konduki prifosadojn, akiri permeson je nacia nivelo (de ministerio pri Kulturo, laŭ opinio de Nacia Konsilio pri Arkeologia Esplorado (france Conseil national de la recherche archéologique), male al aliaj lokoj, kiuj necesigas permeson nur je regiona nivelo (de regiona prefekto, laŭ opinio de Interregiona Komisiono pri Arkeologia Esplorado).

Tiu proceduro, dfifinita per artikolo 4 de dekreto de la 27-a de majo 1994[1], estis nuligita per dekreto de la 11-a de majo 2007[2].

Tiu listo estis starigita per dekreto de ministerio pri Kulturo, laŭ opinio de Nacia Konsilio pri Arkeologia Esplorado[3]. La unua tiutipa dekreto estis publikigita la 21-an de marto 1995[4], kaj modifita per du aliaj dekretoj, la unua en la 28-a de novembro 1995[5], kiu aldonis du lokojn al la listo, la alia en la 4-a de novembro 1998[6], kiu forigis unu.

Listo[redakti | redakti fonton]

Loko Komunumo(j) Departemento Regiono Dato de dekreto
Arkeologia loko de Alesia (Loko de batalo de Alesia de -52 a.K., gaŭla-romia kaj malfru-mezepoka loko) Alise-Sainte-Reine Côte-d'Or Burgonjo 21-a de marto 1995[4]
forigita en la 4-a de novembro 1998[6]
Granda groto de Arcy-sur-Cure Arcy-sur-Cure Yonne Burgonjo 21-a de marto 1995[4]
titolo modifita en la 4-a de novembro 1998[6]
Abatejo Saint-Germain de Auxerre Auxerre Yonne Burgonjo 21-a de marto 1995[4]
Opidumo de Bibracte (Monto Beuvray) Saint-Léger-sous-Beuvray Saône-et-Loire Burgonjo 21-a de marto 1995[4]
Glux-en-Glenne Nièvre
Pra- kaj proto-historiaj lokoj de lago de Chalain Fontenu, Doucier kaj Marigny Ĵuraso Franĉ-Konteo 21-a de marto 1995[4]
Pincevent La Grande-Paroisse Seine-et-Marne Île-de-France 21-a de marto 1995[4]
Dolmeno de Périères Villedubert Aude Langvedoko-Rusiljono 21-a de marto 1995[4]
Lattara Lattes Hérault Langvedoko-Rusiljono 21-a de marto 1995[4]
Caune de l'Arago Tautavel Pyrénées-Orientales Langvedoko-Rusiljono 21-a de marto 1995[4]
Groto de Tuc d'Audoubert Montesquieu-Avantès Ariège Midi-Pyrénées 21-a de marto 1995[4]
Protohistoriaj nekropoloj de Gourjade, Le Martinet, Castres Tarn Midi-Pyrénées 21-a de marto 1995[4]
Le Causse Labruguière
Forumo de Bavay Bavay Nord Nord-Pas-de-Calais 21-a de marto 1995[4]
Kastelo de Mayenne Mayenne Mayenne Luarlandoj 28-a de novembro 1995[5]
Kelta kaj gaŭla-romia sanktejo de Ribemont-sur-Ancre Ribemont-sur-Ancre Somme Pikardio 21-a de marto 1995[4]
Alba Alba Ardèche Rhône-Alpes 21-a de marto 1995[4]
Groto Chauvet - Pont-d'Arc Vallon-Pont-d'Arc Ardèche Rhône-Alpes 28-a de novembro 1995[5]
Vienna aglomeraĵo Saint-Romain-en-Gal kaj Sainte-Colombe Rhône Rhône-Alpes 21-a de marto 1995[4]
Vienne Isère
Mezepoka loko de Colletière Charavines Isère Rhône-Alpes 21-a de marto 1995[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Sur "Légifrance" :