Liv Tyler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Liv Tyler
Liv Tyler en la premiero de "La nekredebla Hulk"
Liv Tyler en la premiero de "La nekredebla Hulk"
Naskonomo Liv Rundgren
Naskiĝo 1-an de julio 1977
Novjorko, Usono
Aktivaj jaroj 1994–nuntempo
Nuptopartnero Royston Langdon (2003–2008)
Gepatroj Bebe Buell kaj Steven Tyler
v  d  r
Information icon.svg

Liv TYLER [liv TAJlr], realnome: Liv RUNDGREN (la 1-an de julio, 1977) estas Usona aktorino.

Liv naskiĝis en Nov-Jorko. Kiam Tyler estis 14-jara, amikino, supermodelino Pavlína Pořízková, konvinkis ŝin iĝi modelino. Baldaŭ ŝi ekaperis sur la kovriloj de la famaj revuoj Seventeen, Interview kaj Mirabella.
Liv mondfamiĝis kiam ŝi aperis en la Aerosmith-video Crazy en 1994 (la tiutempa Aerosmith-kantisto Stephen Tyler, kiu nune kantas en la grupeto Calling, estas ŝia patro).
En la sama jaro ŝi recitis en siaj unuaj filmoj, Silent Fall kaj Heavy. Ŝi decidis forlasi modeladon kaj sin koncentri sur sia kina kariero.

Je la aĝo de 17 jaroj alvenis la tria filmo de Tyler, Empire Records, sed la sukceson ŝi atingis kiam reĝisoro Bernardo Bertolucci elektis ŝin por sia filmo Stealin' Beauty.

Tyler laboris kune kun Tom Hanks (That Thing You Do!) kaj Bruce Willis (Armageddon).

Inter ŝiaj filmoj: Inventing The Abbotts kun Joaquin Phoenix, Cookie's Fortune de Robert Altman, Onegin kun Ralph Fiennes, Dr. T And The Women de Robert Altman. Sian lastan rolon, Elfan Princinon Arwen Undómiel, ŝi estas ludanta en la trilogio The Lord Of The Rings (La Mastro de l' Ringoj), eltirata de la libroj de J.R.R. Tolkien.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]